Gland VD

komunumo de Svislando
- La mallongigo VD en Gland VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Gland.

Gland estas urbo kaj komunumo de la Distrikto Nyon ĉe la bordo de lago Lemano en Kantono Vaŭdo. Ĝi havis 10 648 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006. La urbo estas pro sia situo kaj favoraj impoŝtkondiĉoj tre alloga kiel loĝloko precipe por monhavaj personecoj. En Gland ekzemple loĝas la aŭtomobil-ĉampiono Michael Schumacher.

Gland
Blazono de Gland
Urbo Gland
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 25′ 24″ N 6° 15′ 55″ O / 46.42333 °N, 6.26528 °O / 46.42333; 6.26528 (mapo)Koordinatoj: 46° 25′ 24″ N 6° 15′ 55″ O / 46.42333 °N, 6.26528 °O / 46.42333; 6.26528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 13 258
(2020)
Areo 8,3 km²
Alteco 432 m super marnivelo
Poŝtkodo 1196
Komunumkodo 5721
Mapo de Gland
vdr

En Gland estas la sidejoj de internaciaj organizoj WWF ( Monda Natur-Fonduso) kaj Internacia Unio por la Konservo de Naturo. La urbo ankaŭ gastigas la sekretariejon de la Ramsar-Interkonsento.

Geografio redakti

Gland situas je alteco de 432 m super la marnivelo. Ĝi troviĝas en distanco de 5 km nord-oriente de la distrikta ĉefkomunumo Nyon. La komunumo etendiĝas laŭlonge de la suda flanko de la Ĵuraso ĉe la vaŭda bordo de la Lemano.

La najbaraj komunumoj estas Prangins, Vich, Luins kaj Dully.

Trafiko redakti

Gland estas trafike bonege atingebla. Unuflanke ĝi troviĝas sur la trajnlinio de Laŭzano al Ĝenevo, kaj aliflanke estas ligita kun la svisa aŭtoŝoseo A1.

Historio redakti

La setlado de la urba tereno havas longan historion. Arkeologoj trovis en la urboparto La Lignière tombojn el la epoko de La-Tène-kulturo. Estis ankaŭ trovita vilao el la romia epoko. Unua dokumenta mencio okazis en la jaro 994 sub la nomo Villa Glannis. Per la konkero de Vaŭdo fare de Berno la komunumo estis subigita al la voktdistrikto Nyon. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la komunumo apartenis la tiama Kantono Lemano, kiu poste integriĝis al la Kantono Vaŭdo.

Famuloj ligitaj al la urbo redakti

Esperanto-movado redakti

 
Claude Piron

En Gland vivis ĝis sia morto la 22-an de januaro 2008 la elstara Esperanto-verkisto Claude Piron.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti