La klitora glano (latine glans clitoridis) estas la ekstera kaj videbla parto de la klitoro.

Klitora glano
Interna anatomio de la vulvo, kun la klitora prepucio kaj la internaj vulvaj lipoj.
latine glans clitoridis
de Gray subject #270 1266
vdr

Anatomio redakti

 
(1) Klitora prepucio
(2) Klitora glano

Ĝi estas kovrita de la klitora prepucio, kiu ankaŭ estas ekstera kaj konektita al la internaj vulvaj lipoj. Ĝi estas konektita al la klitora frenulo, kiu ankaŭ estas konektita al la internaj vulvaj lipoj

Fiziologio redakti

La klitora glano havas similan grandecon kaj formon kiel pizo, kvankam ĝi povas esti signife pli granda aŭ pli malgranda. La klitora glano estas tre sentema, ĝi enhavas same multe da nervfinaĵoj kiel la homologa organo ĉe virseksuloj, la penisa glano, sed ili estas koncentriĝitaj en pli malgranda surfaco, kiu igas ĝin aparte taŭga por seksuma stimulado.[1] Dum ekscitiĝo, multe da sango eniras la glanon.[2]

Referencoj redakti

  1. Handbook of Psychophysiology By John T. Cacioppo, Louis G. Tassinary, Gary G. Berntson Contributor John T. Cacioppo, Louis G. Tassinary, Gary G. Berntson Edition: 3, illustrated, revised Published by Cambridge University Press, 2007 ISBN 0-521-84471-1, ISBN 978-0-521-84471-0 898 pages pp 246-247.
  2. Masters, Johnson, William and Virginia. (1988) Sex and Human Loving. Little, Brown & Company. ISBN 0-316-50160-3.