Glenford Andrew Tetley Jr. (Klevlando, Ohio; 3a de februaro 1926 - Florido, 26a de januaro 2007) estis usona dancisto kaj koregrafo.

Glen Tetley
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1926 (1926-02-03)
en Klevlando
Morto 26-an de januaro 2007 (2007-01-26) (80-jaraĝa)
en Palm Beach
Mortokialo haŭta kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Franklin & Marshall College
Okupo
Okupo baleta dancisto • koreografo • dancisto
vdr

Kariero redakti

Li studis kun Hanya Holm, kaj ekkarieris kiel dancisto en la kompanioj de Martha Graham, Antony Tudor kaj Jerome Robbins, same kiel en la American Ballet Theatre. Lia unua koreografio estis Pierrot Lunaire (1962), kun muziko de Arnold Schönberg, kiu estis ege sukcesa. Poste li laboris en Eŭropo, kie en 1973 li verkis Voluntaries, kun muziko de Francis Poulenc, omaĝe al John Cranko. En 1969 li estis nomumita arta direktoro de la Netherlands Dance Theatre, kaj inter 1974 kaj 1976 li laboris en la Baleto de Stuttgart. Reveninte al Nordameriko, li estis direktoro de la Nacia Baleto de Kanado.

La stilo de Tetley okazigis, ke lia verko estis enmetita ene de la nomita "postmoderna danco", kiu enkondukis la ĉiutagecon, la ordinarajn korpojn kontraŭ la stiligitaj korpoj de los klasikaj dancistoj, kun kombino de diversaj stiloj kaj influoj, el orientaj al folkloraj. En lia verkaro elstaras la adapto de la klasika repertorio al la nuntempa tekniko, baze sur la kuntiriĝoj kaj la uzado de la gravito.

Bibliografio redakti

  • Abad Carlés, Ana (2004). Historia del ballet y de la danza moderna. Alianza Editorial, Madrid. ISBN 84-206-5666-6.