Glendale (Kalifornio)

Glendale estas urbo en la federacia ŝtato Kalifornio de Usono. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 196 543 loĝantoj sur areo de 79,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 483 loĝantoj/km². Sekve ĝi estas la tria plej granda urbo en la kantono Los-Anĝeleso. La geografiaj koordinatoj estas: 34,18 ° norde, 118,25 ° okcidente. Ĝi situas en la Verdugo-montaro, ĉe la sudorienta enirejo de la San Fernando-valo.

Glendale
urbo de Usono • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Los-Anĝeleso
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 196 543  (2020) [+]
Loĝdenso 2 483 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 10′ N, 118° 15′ U (mapo)34.170833333333-118.25Koordinatoj: 34° 10′ N, 118° 15′ U (mapo) [+]
Alto 522 m [+]
Areo 79,16 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Glendale (Kalifornio)
Glendale (Kalifornio)
DEC
Glendale
Glendale
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Glendale

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Glendale, California [+]
vdr

La urbo estiĝis en 1886 kiel apartigo de ranĉo San Rafael. La Casa Adobe de San Rafael (adoba domo; 1864–72) troviĝas en la urba parko.

Ĉe la komunumo aperis en 1904 la fervojo, kio tre instigis la urban evoluon. Ĝi estis registrita urbo en 1906. Nuntempe ĝi estas dorm-urbo de Los-Anĝeleso.

En troviĝas la tombejo Forest Lawn Memorial Park Cemetery, en kiu ripozas restaĵoj de multaj famaj usonanoj, aktoraj steluloj: tiel Clark Gable, James Stewart, Humphrey Bogart, Errol Flynn, Spencer Tracy, Walt Disney, Jean Harlow, Michael Curtiz kaj Nat King Cole.

Eksteraj ligiloj redakti