Globoĵetado estas sporto kaj parto de la olimpika fako atletiko. Ĝia ideo estas turniĝi ene de difinita cirkla spaco kun peza metala globo per mano ripozigita sur la ŝultron kaj premita al la flanko de sia vizaĝo, kaj per subita etendo de la brako ĵeti la globon en difinitan direkton kiom eble for de la cirklo. La difinita cirkla spaco, kiun oni ne rajtas forlasi antaŭ la ĵeto de la globo, havas diametron de 2,13 metroj. En sportaj konkursoj eblas trifoje ĵeti kaj la plej distanca ĵeto estas kalkulata. Pliajn tri provojn ricevas la plej bonaj ok sportistoj, kaj tiu kun plej distanca ĵeto de la globo fine venkas la konkurson.

Globoĵeto
sporta fako • kategorio de produktoj
weight throwing • track & field product
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Turniĝanta ĵetisto

La plej bonaj sportistoj atingas distancon de ĉirkaŭ 23 metroj: la aktuala monda rekordo fine de la jaro 2007 ĉe la viroj estas 23,12 metroj kaj ĉe la virinoj 22,63 metroj.

Al la programo de la Someraj Olimpikoj en la fako atletiko la globoĵeto apartenas ĉe la viroj ekde la jaro 1896 kaj ĉe la virinoj ekde la jaro 1948.

Historio kaj reguloj redakti

Ĵetaj konkursoj kun pezaj ŝtonoj jam ekzistis en sportaj konkursoj de la antikva epoko. Homero raportas pri tio ekzemple en lia verko Iliado. Probable la komparo de forto per ĵeto de pezaj objektoj jam dum multe pli frua tempo estis parto de la historio de homa kulturo, ĉar temas pri variaĵo de naturaj homaj movoj. Dum pli postaj epokoj por la ĵeto uziĝis metalaĵoj, kanonaj kugloj kaj aliaj taŭgaj objektoj.

La ĝis hodiaŭ validaj mezuroj kaj pezoj por viraj sportistoj fiskiĝis dum la jaro 1860. La globo pezas ekzakte 7,257 kilogramojn. Ĉe la virinaj sportistoj dum 1926 fiksiĝis pezo de 4 kilogramoj. La globo devas esti perfekte ronda, kaj la ekstera tavolo ne rajtas esti pli mola ol latuno: la diametro ĉe la viroj rajtas esti inter 110 kaj 130 milimetroj, ĉe la virinoj inter 95 kaj 110 milimetroj.

La difinita cirkla spaco, en kiu la sportisto devas stari dum la ĵeto, devas havi (plejofte lignan) mureton de kelkaj centimetroj da alteco en la flanko de ĵetado, do arkoforman trabon sur la grundo. La kuglo devas surteriĝi ene de sektoro de 34,92 gradoj. Post komenciĝo de la ĵetoprovo la globo ne rajtas esti mallevata sub nivelon de la ŝultroj, kaj la atleto ne rajtas forlasi la cirklan spacon antaŭ ol la globo surteriĝis. Mezuratas la distanco inter la ena rando de la arkoforma trabo ĝis la parto de la surteriĝa kavaĵo plej proksima al la cirkla spaco.

Vidu ankaŭ redakti