Globusa muzeo

muzeo en Aŭstrio

La Globusa muzeo (germane Globenmuseum) troviĝas en la Palaco Mollard en Innere Stadt de Vieno (Aŭstrio).

Globusa muzeo
germane Globenmuseum
Palaco Mollard, kie troviĝas la muzeo
Palaco Mollard, kie troviĝas la muzeo
muzeo
Lando Aŭstrio
Situo Vieno
Urbo Vieno
Adreso Herrengasse 9
1010 Vieno
Aŭstrio
Estiĝo 1956
Malfermo 1956
Koordinatoj 48° 12′ 34″ N, 16° 21′ 25″ O (mapo)48.20930555555616.356944444444Koordinatoj: 48° 12′ 34″ N, 16° 21′ 25″ O (mapo)
Globusa muzeo germane Globenmuseum (Vieno)
Globusa muzeo
germane Globenmuseum (Vieno)
DEC
Globusa muzeo germane Globenmuseum
Globusa muzeo
germane Globenmuseum
Situo de Globusa muzeo
germane Globenmuseum
Map
Globusa muzeo
germane Globenmuseum
Kolektoj 600 globusoj
Parto de Palaco MollardAŭstria Nacia Biblioteko vd
Retpaĝo [1]
vdr

Historio redakti

La muzeo malfermiĝis en 1956 kaj ĝis nun estas la sola muzeo de globusoj en la tuta mondo. Ĝia kolekto formiĝis ekde la 19-a jarcento, do plejparto de la eksponaĵoj estis faritaj post 1850. Unue ĝi gastis en Hofburgo, poste iom vagadis diversloke kaj ekde 2005 hejmas en la tiu palaco[1].

Kolekto redakti

La origina kolekto kreskis dum duonjarcento de 63 ĝis 600 globusoj, triono de kiuj videblas en la ekspozicio. Inter la plej elstaraj kaj impresaj estas globuso de Gemma Frisius farita ĉirkaŭ 1536, la 110 cm globusego de Vincenzo Coronelli kaj globusa paro de la fama kartografo Gerard Mercator, kreitaj respektive en 1541 kaj 1551[1].

Ekspozicio redakti

La ekspozicio prezentas kelkdek diverstipajn globusojn. Funkcias interagaj informbudoj. Ĉiuj informoj estas prezentataj en la angla kaj germana[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Stanislavo Belov (2018-07-07) Esperanto kaj globusoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-12. Alirita 2019-02-12.