La glota plozivoglota halto estas glota fonemo, plozivo, produktata per fermo/malfermo de la gloto. Ĝi ekzistas en multaj lingvoj, sed ofte ne aperas en la skriba formo, kaj foje ne estas perceptata kiel aparta fonemo.

La Internacia Fonetika Asocio signas la glotan plozivon per la simbolo "ʔ".

En iuj lingvoj ĉiujn vokalajn vort-komencojn antaŭas glota plozivo; ekzemple, en la germana. En la havaja la glotan plozivon signas unuopa malferma citilo <‘>. Iuj alfabetoj uzas diakritajn signojn por la glota plozivo, kia la hamzo <ء> en la araba alfabeto.

En multaj lingvoj de Mezameriko la latina litero <h> estas uzata por la glota plozivo. Inverse en aliaj lingvoj vortkomenca litero "h", eĉ se ne tre aŭdebla, malhelpas artikulacion de glota plozivo.

Pro tio, ke la gloto nepre estas fermita por la glota plozivo, ĝi ne povas esti voĉa.

En Esperanto la glota plozivo ne estas aparta fonemo; ĝi ne distingas inter iuj vortparoj kaj ne aperas en la skriba formo. Multaj parolantoj uzas ĝin antaŭ vort-komenca vokalo, sed ne ĝenas ĝia tuta neuzo.

Vidu ankaŭ redakti