Glyndebourne Festival Opera

La opera festivalo de Glyndebourne [ˈglaɪndbɔːn] (angle Glyndebourne Festival Opera) estis fondita dum la jaro 1934 de John Christie (1882 - 1962). Ĝi establiĝis sur la tereno de la kampara vilao de la fondinto, en la historia regiono Sussex de Anglio, por gastigi regulajn operajn festivalojn.

Glyndebourne Festival Opera
emblemo
opera festivalo
Komenco 1934 vd
Geografia situo 50° 52′ 41″ N, 0° 3′ 51″ O (mapo)50.8780555555560.064166666666665Koordinatoj: 50° 52′ 41″ N, 0° 3′ 51″ O (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Glyndebourne
Poŝtkodo BN8 5UU
Glyndebourne Festival Opera (Britio)
Glyndebourne Festival Opera (Britio)
DEC
Glyndebourne Festival Opera
Glyndebourne Festival Opera
Map
Glyndebourne Festival Opera
Agareo

teatra arto

Retejo Oficiala retejo
vdr
La nova Glyndebourne Festival Opera dum la jaro 2007

La fondinto de la opera festivalo, John Christie, estis riĉa posedanto de agrikulturaj teritorioj. Li estis entuziasma ŝatanto de klasika muziko kaj aparte de operoj, kaj tial jam antaŭ la fondo de la festivalo okazigis privatajn vesperajn muzikajn koncertojn en sia reprezenta vilao el la 16-a jarcento. Dum la jaro 1931 li edziĝis kun la kanada sopranistino Audrey Mildmay, kun kiu li vizitis la operajn festivalojn en Salzburg (Aŭstrio) kaj Bayreuth (Germanio). Pli kaj pli firmiĝis lia plano starigi propran operan festivalon kun fokuso pri la opera repertuaro de Wolfgang Amadeus Mozart. Jam dum 1920 li ampleksigis sian domon pri granda orgena salono, kiun li nun pliampleksigis per malgranda operejo kun 300 sidlokoj. La unua festivalo malfermiĝis la 28-an de majo 1934 per la opero Le nozze di Figaro ("la nupto de la frizisto") de Mozart, kaj sekvis la samaŭtora opero Cosi fan tutte ("tiel-ĉi faras ĉiuj"). La artaj gvidantoj estis fuĝintoj el Nazia Germanio: Fritz Busch estis dirigento, Carl Ebert la drama gvidanto (li estis eksa direktoro de la urba operejo de Berlino), Rudolf Bing estis kaj ĝis la jaro 1949 restis ĝenerala direktoro de la festivalo. Krom operoj de Mozart, la festivalo ekde la 1960-aj jaroj ankaŭ prezentis multajn barokajn operojn, ekzemple de Raymond Leppard.

Dum la Dua Mondmilito paŭzis la prezentoj, kaj la domo gastigis infanojn fortransportitajn el la forte bombata ĉefurbo Londono. Dum 1952 fondiĝis festivala societo, kiu transprenis la manaĝeradon de John Christie, kiu tamen restis formala gvidanto de la societo. Post ties morto dum 1962 la filo George Christie transprenis la gvidadon de la festivala societo, kaj ekde la jaro 2000 ties filo Gus Christie.

Glyndebourne situas 98 kilometrojn (61 mejlojn) sudoriente de Londono, 20 kilometrojn (12 mejlojn) oriente de Brighton.

Dum la someroj la festivalo estas ŝatata ekskursocelo por operemuloj, kiuj uzas la longajn interscenajn paŭzojn (la plej longa paŭzo daŭras 90 minutojn) por piknikoj en la vilaa parko. La piknikoj tamen estas plej elegantaj, en formalaj vesperaj vestaĵoj kaj je elektita, multekosta menuo.

Dum la jardekoj la konstruaĵaro iom post iom ampleksiĝis (1936 433 sidlokoj, 1952 cc. 600, 1977 850). Studo de la jaro 1989 postulis komplete novan operejon, kiu sekurigu la estonton de la festivalo kaj pligrandigu la enspezofontojn.

Tasko de la arkitekto Michael Hopkins estis plialtigi la nombron de sidlokoj ĝis 1200, konstruigi pli grandan scenejon kaj malantaŭ-scenejan konstruaĵon, sen detrui la agrablan etoson de la festivalejo per tro vasta spaco. Krome ankaŭ nova konstruaĵo laŭ arkitekta stilo harmoniu kun la nov-elizabetana stilo de la centra vilao.

Fine oni decidis tute malkonstrui la ĝisnunan operejon kaj konstrui novan ejon, kvazaŭ turnite je 180 gradoj. Tiel la masiva sceneja turo povis esti pli bone kaŝita, kaj sekve ne plu fortiris la rigardojn de la origina vilao. Krome la nova antaŭhalo kaj paŭzejo nun ne plu rigardis al la strato, sed al la piknika parko. La konstuaj laboroj daŭris de 1992 ĝis 1994, kaj la kostoj de 34 milionoj da britaj pundoj preskaŭ komplete finaniĝis per donacoj de privatuloj. Ekzakte 60 jarojn post la unua malfermo la festivalo la 28-an de majo 1934 remalfermiĝis, denove per la opero Le nozze di Figaro ("la nupto de la frizisto") de Mozart.

Eksteraj ligiloj redakti