Goffredo Parise,  naskiĝinta la 8-an de decembro 1929 en Vicenza en Veneto, mortinta la 31-an de aŭgusto 1986, estas itala verkisto kaj ĵurnalisto. Li skribis romanojn, eseojn kaj filmscenarojn.

Goffredo Parise
Goffredo Parise 1965
Goffredo Parise 1965
Persona informo
Goffredo Parise
Naskiĝo 8-a de decembro 1929
en Vicenza, Italio
Morto 31-a de aŭgusto 1986
en Treviso, Italio
Lingvoj itala vd
Loĝloko Vicenza vd
Ŝtataneco itala
Familio
Amkunulo Giosetta Fioroni vd
Profesio
Okupo verkisto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Goffredo Parise naskiĝis la 8-an de decembro 1929 en Vicenza en Veneto, de senedza patrino. La avo, Antonio Marchetti, socialisto, estis grava figuro por la verkisto, kiu memoras lin en siaj fruaj romanoj.

La patrino, kiam Goffredo havis dek jarojn, edziĝis kun la ĵurnalisto Osvaldo Parise, kunlaboranto de la Gazzettino di Venezia kaj de la Giornale di Vicenza. La akirita patro rekonis Goffredon en 1943.

Li frekventis  la gramatikan lernejon kaj la liceon en Vicenza; li legis multe, precipe Kafka, la grandajn rusojn, Hemingway, Maugham, Gide, Camus kaj Leopardi.

Post la  8-a de septembro 1943, sub la nazifaŝista okupado, la dekkvinjara Goffredo aktivis kiel stafeto por kelkaj partizano-grupoj. Dume li eldonis, danke al la duonpatro, la unuajn artikolojn kaj rakontojn.

En 1949 li enloĝiĝis en Venecio por frekventi la Universitaton. Li sekvis antaŭe la kursojn pri literaturo,  poste pri medicino, poste pri matematiko, sed li ne magistriĝis. (La Universitato de Padovo doktorigis lin honoris causa en Lettere en 1986).

En 1951 li publikigis sian unuan romanon Il ragazzo morto e le comete kaj en 1953 La grande vacanza. Li aktivis mallongtempe kiel redaktisto ĉe la ĵurnalo Alto Adige de Bolzano, kaj poste li transloĝiĝis al Milano. Li ankaŭ laboris  por la gazetoj L’Arena de  Verona kaj Corriere della Sera.

En 1954  Parise eldonis sian trian romanon, la plej faman, Il prete bello. Ĝi estis la unua furorlibro de la postmilito kaj la verkisto atingis renomon grandan ne nur en Italio, sed eĉ eksterlande.

En 1960 li translokiĝis al Romo, kie li frekventis multajn intelektulojn: la verkistojn Elsa Morante, Pier Paolo Pasolini, Sandro Penna, Giorgio Bassani,  Alberto Arbasino kaj Carlo Emilio Gadda, la aktorinon Laura Betti kaj la pentriston Cy Twombly.  Poste li komencis vojaĝi por skribi raportojn por la grandaj ĵurnaloj kaj revuoj naciaj.

En 1961 li faris longan vojaĝon al Ameriko, poste li vojaĝis al Ĉinio, Laoso, Vjetnamio, Malajzio, Londono, Parizo, Jakarta, Tajlando, Tokio, Moskvo kaj Biafro. Siaj raportaĵoj pri Biafro estis tute aŭtentikaj  taglibroj el la frontlinioj de la milito.

Parise kunlaboris ankaŭ  kun gravaj reĝisoroj  de filmoj kiel Mauro Bolognini, Federico Fellini kaj Marco Ferreri.

En 1965 li eldonis la romanon Il padrone kiu gajnis la Viareggio Premion.

Li en 1970 translokiĝis al Ponte di Piave, proksima vilaĝo al Treviso.

En siaj verkoj li preferis elementan stilon, primaran kiu  igis lin kolizii per vortoj  kun la avangardoj de la epoko.

En 1982  kun la verko  Sillabario n. 2  li gajnis la Strega Premion.

Parise mortis  en Treviso  la 31-an de aŭgusto 1986.

Verkoj redakti

En multaj romanoj  Parise rakontas sian  infanaĝon de eksteredzeca filo en malgranda urbo  ankoraŭ plena  de antaŭjuĝoj.

Rakonta genro redakti

  • Il ragazzo morto e le comete, Neri Pozza, Venezia 1951.
  • La grande vacanza, Neri Pozza, Venezia 1953.
  • Il prete bello, Garzanti, Milano 1954.
  • Il fidanzamento, Garzanti, Milano 1956.
  • Amore e fervore, Garzanti, Milano 1959.
  • II padrone, Feltrinelli, Milano 1965. Premio Viareggio
  • L'assoluto naturale, Feltrinelli,  Milano 1967.
  • Il crematorio di Vienna, Feltrinelli,  Milano 1969. Premio Campiello
  • Sillabario n.1, Einaudi, Torino 1972.
  • Sillabario n.2, A. Mondadori, Milano 1982. Premio Strega
  • Arsenico, Becco giallo, Treviso 1986.
  • I movimenti remoti, Quodlibet, Macerata 1995; (skribita en 1948)
  • L'odore del sangue,  Rizzoli,  Milano 1997, (skribita en 1979)

Esearo redakti

  • Un sogno improbabile,  Libreria Galleria due Ruote, Vicenza, 1963.
  • Cara Cina, Longanesi, Milano 1966.
  • Due, tre cose sul Vietnam, Libreria Feltrinelli, Milano 1967, 1968.
  • Biafra, Libreria Feltrinelli, Milano 1968.
  • Guerre politiche. Vietnam, Biafra, Laos, Cile, Einaudi, Torino 1976.
  • L'eleganza è frigida, Mondadori, Milano 1982.
  • New York, Edizioni del Ruzante, Venezia 1977.

Bibliografio redakti

  • Elio Filippo Accrocca,  Ritratti su misura di scrittori italiani, Sodalizio del libro, Venezia 1960.
  • Edoardo Sanguineti,  Tra liberty e crepuscolarismo, Mursia, Milano 1961.
  • Claudio Altarocca, Goffredo Parise, Firenze 1972.
  • Paolo Petroni, Invito alla lettura di Goffredo Parise, Milano 1975.
  • Fernando Bandini, Giosetta Fioroni e Vanni Scheiwiller, Goffredo Parise tra Vicenza e il mondo, Milano 1995.
  • Raffaele La Capria, Caro Goffredo: dedicato a Goffredo Parise, Roma 2005.
  • Vito Santoro, L'odore della vita: studi su Goffredo Parise, Macerata 2009.
  • Lucia Rodler, Goffredo Parise, i sentimenti elementari, Roma 2016.

Eksteraj ligiloj redakti