Golemo

Golemo estis artefarita homo, kiun laŭ legendoj juda rabeno kreis tute de senviva substanco en la 16-a jarcento rabeno Jehuda Löw ben Bezalel.

Golemo kaj rabeno Löw, pentraĵo de Mikoláš Aleš

Jen la legendo:

Citaĵo el Malnovaj ĉeĥaj mitoj de Alois Jirásek en traduko de Josef Vondroušek ]]
Sed ankoraŭ pli granda miraĝo ol la apero de la prapatroj en Hradčany estis golemo, servisto de Jehuda Löw. La potenca rabeno mem kreis ĝin el argilo; poste li vivigis ĝin tiel, ke li enmetis en ĝian buŝon "ŝemon*."

Golemo laboris por du. Li servis, akvon portadis, fendis lignon, balais kaj entute plenumadis ĉiujn krudajn laborojn. Kaj ĝi ne manĝis, nek trinkis kaj bezonis nek ripozon nek respiron. Sed ĉiam, kiam komenciĝis la hebrea sabato, vendrede antaŭvespere, kiam ĉia laboro devis ĉesi, la rabeno prenis "ŝemon" el ĝia buŝo; la goleme subite rigidiĝis, ne moviĝis kaj staris kiel figuro en angula, morta argilo, kiu post sabato tuj viviĝis, kiam la rabeno metis en la buŝon la sorĉan "ŝemon."

Sed foje Löw ben Bezalel, preparante sin por konsekri en la malnova-nova sinagogo la hebrean sabaton, forgesis la golemon kaj ne eligis el ĝia buŝo la "ŝemon." Sed apenaŭ la rabeno eniris en la sinagogon, ke apenaŭ li komencis psalmon, jam alkuris homoj el lia domo kaj el la najbareco, ĉiuj konsternitaj, kaj kun teruro, abrupte, ĉiuj samtempe anoncis, kriis, kio okazas, kio okazis, ke la golemo hejme furiozas, ke neniu darfas al ĝi, ĉiun 1i mortigus.

La rabeno momenton hezitis; komenciĝis sabato, la psalmo jam komenciĝis. Ĉia labaro, ĉia minimuma penado ekde tiu tempo estas peko. Sed la psalmon, per kiu la sabata tago estas konsekrata, li ne findiris, ankoraŭ ne komenciĝis la ĝusta momento de sabato. - Li ekatakis kaj hastis en sian domon. Ankoraŭ li ne alvenis kaj jam li aŭdis obtuzan bruon, bruegajn frapojn. Kiam li eniris, la ceteraj pro timo ege postrestis, li vidis abdomenon de dezertigo: frakasitan vazaron, disbatatajn, renversitajn tablojn, seĝojn, kestojn kaj benkojn, disĵetitajn librojn. Tie la golemo finis la pereigan laboron. En tiu momento ĝi "laboris" sur korteto, kie jam kuŝis kokinoj, kokidoj, kato kaj hundo, ĉio buĉita, kaj kie ĝuste ĝi tiregis el la tero grandtrunkan tilion. Ĝi estis tute ruĝa, kaj la nigraj bukloj flirtis ĉirkaŭ ĝiaj frunto kaj vangoj, kiam ĝi estis elradikiganta arbon, kvazaŭ ian palison en barilo.

La rabeno iris rekte al ĝi; li fiksrigardis ĝin kaj la manojn li havis aletenditajn. La golemo ekskuis, ekokulegis, kiam la majstro ĝin ektuŝis, kaj rigardis konsternite en liajn okulojn, kvazaŭ alforĝita per lia potenca rigardo. Kaj tiam la rabeno etendis la manon inter ĝiajn dentojn kaj per unu tuŝo eltiris el ĝia buŝo la sorĉan "ŝemon."

Kvazaŭ oni subhakus la golemon. Subite ĝi falis teren kaj kuŝis senmove, jam nur kiel argila figuro, morta materio. Ĉiuj judoj ĉirkaŭe, maljunaj kaj junaj, ĝoje ekkriis kaj nun plenaj de kuraĝo aliris al la falinta golemo kaj mokis ĝin kaj insultis ĝin. Sed la rabeno profunde elspirinte, eĉ ne vorton diris kaj denove paŝis en la sinagogon, kie dum lumo de lampoj li komencis denove diri la psalmon kaj konsekris sabaton.

La sankta sabata tago pasis, sed rabeno Löw ben Bezalel ne enmetis al la galemo la "ŝemon" en la buŝon. Kaj tiel la golemo ne leviĝis, restis argila figuro kaj estis metita sub tegmenton, sub tegmentojn de la malnova sinagogo, kie li dispeciĝis.

  • Bileto kun la hebrea sorĉa teksto.

Eksteraj ligiloj redakti