La Golfa ortaloGolfa ĉaĉalako (Ortalis vetula) estas granda birdo de la familio de Kracedoj. Ili reproduktiĝas en tropikaj kaj subtropikaj medioj el prozopejaj makisoj el Riogranda Valo de plej suda Teksaso, Usono al plej norda Kostariko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Golfa ortalo
Golfa ortalo
Golfa ortalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Ortalis
Specio: O. vetula
Ortalis vetula
(Wagler, 1830)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En Centrameriko, tiu specio loĝas en malaltaj teroj de Pacifiko el Chiapas, Meksiko al norda Nikaragvo kaj kiel separata populacio en Kostariko, kie ties teritorio estas separata de mallonga distanco, kiel disa populacio.

Aspekto redakti

La Golfa ortalo estas 56 cm longa kaj havas korpomason de 650 al 800 g. Ĝi estas longkola kun malgranda kapo kaj nuda gorĝo. Plenkreskuloj havas grizecajn kapon kaj kolon kun senkolora olivecbrunaj korpo kaj flugiloj. La suba ventro estas pala al okreca kaj la vosto estas nigreca kun verdeca brilo kaj sablokolora al blankeca pinto. La irisoj estas brunaj kaj la beko estas nigra; ĉirlaŭokula haŭtaĵo kaj piedoj estas senkoloraj grizaj.

Kutimaro redakti

Tiu specio ĉestas sekajn kaj humidajn arbarojn, ĉefe kie ili estas interdise kun arbustaro kaj savano. Kutime troviĝanta en grupoj de ĝis 15 birdoj, la Golfa ortalo estas fuĝema kaj timida kaj preferas eliri el danĝero per rapida kurado surgrunda aŭ saltante kaj glitante tra arbustaraj interplektaĵoj.

La Golfa ortalo manĝas en arboj aŭ surgrunde fruktojn (figojn, palmojn, Sapotacoj), semojn, foliojn, kaj florojn. Ĝi estas foje plago de rikoltoj kiaj tomatoj kaj kukumoj.

La alvoko estas laŭta, raŭka RAŬ-pa-haŭĉa-ĉa-LAŬ-ka (el kio alternativa nomo onomatopee), ofte elsendita de kelkaj birdoj per ritma koruso, ĉefe frumatene kaj vespere, kutime el alte en arboj. Ĝi produktas ankaŭ pepajn fajfojn kaj ridegojn. Aliaj priskribas la ĉaĉalakajn alvokojn kiel iritigaj bruoj imitantaj pridisputintajn virinojn (?).

Reproduktado redakti

La Golfa ortalo tipe reproduktiĝas komence de la humida sezono. La nesto estas neprofunda telero el bastonetoj kaj plantofibroj, kovritaj el folioj, en densa vegetalaro. La ovokvanto estas 2-4 aspraŝelaj blankaj al kremokoloraj ovoj.

Konservado redakti

La populacio de Golfa ortalo estas klasita kiel 500,000-5,000,000 (2006 IUCN Ruĝa Listo). Ĝi ne estas minacata. La subspecio el Insulo Útila, O. v. deschauenseei, estis foje listita kiel formortinta, sed ĵusa studaro konfirmis, ke ĝi ankoraŭ survivas.[1]

Taksonomio redakti

Subspecio redakti

Estas kvin agnoskitaj subspecioj:

La Blankaventra ortalo, Ortalis leucogastra, ĉe la deklivoj al Pacifiko el plej suda Meksiko al Kostariko estis iam konsiderata subspecio de la Golfa ortalo. Nune ĉiuj ĉefaj fakuloj agnoskas ilin kiel separataj specioj.

Referencoj redakti

  1. Glowinski, S. L. 2007. The rediscovery of the Utila Island Chachalaca (Ortalis vetula deschauenseei). Bulletin of the Cracid Specialist Group. Vol. 23: 28-29.

Eksteraj ligiloj redakti