Golfeto de Douarnenez


La golfeto de Douarnenez estas golfeto okcidente de Francio, en la departemento Finistère de la regiono Bretonio.

Golfeto de Douarnenez
golfeto
Landoj  Francio
Subŝtatoj Finistère
Speco Golfo
Loko Atlantiko
Koordinatoj 48° 5′ 46″ N, 4° 19′ 57″ U (mapo)48.095977-4.332556Koordinatoj: 48° 5′ 46″ N, 4° 19′ 57″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Finistère

(Vidu la situon sur mapo : Finistère)
Golfeto de Douarnenez

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

(Vidu la situon sur mapo : Francio)
Golfeto de Douarnenez
Map
Golfeto de Douarnenez
vdr
La golfeto vidata de Kabo de la Kaprino ; maldekstre: Duoninsulo Crozon
Plezurhaveno de Morgat, en la kreko de Morgat, funde de la Golfeto de Douarnenez
La bona orientiĝo al la ventoj de la golfeto pravigis la starigon de kelkaj ventoturbinoj

Geografio redakti

Tiu golfeto situas inter la duoninsulo Crozon norde, kaj kabo Sizun sude, kaj aspektas kiel duonronda baseno larĝa je pli ol 16 kilometroj kaj enbordiĝa je 20 kilometroj.

Kvankam duone fermita okcidente per la Kabo de la Kaprino, ĝi ankoraŭ malfermiĝas flanke de Maro de Iroise laŭ 9-kilometra larĝo. Tiu marbordo rapide retroiras pro la agado de la mara erozio, precipe okaze de fortaj ŝtormoj, kiuj koincidas kun la grandaj tajdoj, ĉar ŝi vipe ricevas la okcidentajn ventojn. Tiu marbordo ofertas neniun naturan ŝirmejon por utili kiel haveno inter Telgruc-sur-Mer kaj Douarnenez. Sud-oriente troviĝas la sardinhaveno de Douarnenez, kiu donis al ĝi sian nomon, sola iomgranda loĝantarejo situanta sur ĝiaj bordoj. La marbana stacio de Morgat situas norde ĉe la duonisulo de Crozon.

Historio redakti

La saladkuvoj redakti

Saladkuvoj troviĝas laŭlonge de la golfeto de Douarnenez (17 identigitaj lokoj, el kiuj la estuaro (bretonlingve Aber) en Crozon, Le Caon en Telgruc-sur-Mer, Porz-ar-Vag en Plomodiern, Tréfeuntec en Plonévez-Porzay, Plomarc'h-Pella en Douarnenez[1], Kerandraon en Poullan-sur-Mer,...) same kiel la estuaroj de la proksimaj marbordaj riveretoj (Odet, Goyen, Blavet). Tiu konstruaĵetoj estas ŝmiritaj per ruĝa mortero, tiaj pli multnombraj kaj vastaj amase troviĝas laŭborde de Mediteraneo. Tiuj saladkuvoj, ĝenerale konstruitaj fine de la 1-a postkrista jc, utilis por produkti diversajn nutraĵojn per fiŝo : salaĵoj; garumo[2]

Restaĵoj de strukturoj ligitaj al tiuj saladkuvoj estis trovitaj proksime: restaĵoj de nefirma aŭ sezona loĝejaro, hipokaŭstoj, romia vilao kaj termoj apud la plaĝo de Ris.

La kapelo de Sainte-Anne-la-Palud redakti

Legendo asertas ke la unua kapelo estis konstruita en la tempo de sankta Gvenoleo. La nuna kapelo datiĝas de 1864 kaj estas fama pilgrimejo: ĉiujare, la eta pardonceremonio okazas fine de julio kaj precipe la granda pardonceremonio en la lasta semjnfino de aŭgusto.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sainte-Anne-la-Palud.

Mara sekureco redakti

Morgat kaj Douarnenez (laŭ la direkto de la ventoj) estas ankaŭ havenoj-rifuĝejoj por la endanĝeraj ŝipoj aŭ kiuj deziras ŝirmi sin kontraŭ la malbona vetero.
Okazis pluraj akcidentoj kaj katastrofoj estis ĝustatempe evititaj. La 27-an de februaro 2004, la turka kargoŝipo Kaptan Aslan Fatoglu koliziis nokte je 11 knotoj al la piedo de la lumturo de Millier antaŭ ol surbordiĝi[3].

Ekologio, medio redakti

 
Mekanika purigo de la plaĝoj, kiuj sin kovris per sablo kaj periode per amasaj marruboj, enhavantaj pli kaj pli ulvojn (plaĝo de Morgat)

Kvankam vente batata kaj irata de marfluoj, kiuj ebligas akvorenovigon, tiu golfeto estas aparte fermita kaj do malimuna al la fenomenoj de plantoziĝo aŭ de superplantoziĝo, al la naftoverŝoj kaj al la akumuliĝo de poluantoj ne aŭ nur iomete putraj.

Post forta malkresko de la loĝantaroj de sardinoj, kiuj malnovtempe ebligis la disvolviĝon de la haveno de Douarnenez, kaj kiuj provizis laboron al miloj da personoj en la konservaĵindustrio, la golfeto spektis disvolviĝon de turismo. La turismaj aranĝoj ne estas senkonsekvencaj por la golfeto (konstruado de dua kaj poste de tria haveno en Crozon-Morgat, kun modifo de la marfluoj kaj sablokovrado de la golfeto de morgat kaj sabloperdo flanke de Crozon, malapero kaj malprogreso de la zoostera herbejo, malkresko de la krabloĝantaroj kaj palinurloĝantaroj en Morgaz, dum la areo urbiĝis, malapero de la salmoresumpreniroj, poste de la junaj angiloj, ktp.

Ĉar koncernata per forta kresko de la fenomeno de verda tajdo [4], kies purigkostoj gravas por la komunumoj (kiuj, kiel ekzemplo, devis pluki dum la turisma somera sezono en 1998 9.836 m3 da ulvoj, tio estis 2,2 oble pli ol la 4.475 m3 de 1997 - por kompari, la tuto de la ulvoj plukitaj en Bretonio en 1998 estis taksita je 51.200 m3), la golefto de Douarnenez estis esplorata de IFREMER kaj de CEVA, aldone al serio da aliaj lokoj, kiuj estis observataj pri svarmiĝo de ulvoj.

  • La ulvoj periode svarmas ekde kelkaj jaroj en Bretonio, sed ĝenerale je eta profundeco. Ifremer evidentigis en golfeto de Douarnenez ke kvantoj da ulvoj povas ekzisti en pli profundaj areoj (-2 ĝis -18 m), same kiel sur iuj aliaj lokoj de la bretona marbordo, kio povus indiki - same kiel la kresko de la surfacoj kaj de la nombro da trafitaj lokoj - kreskon de la plantoziĝo de la bretonaj marbordoj, kaj klarigi la epizodojn de mara anoksio (Mortintaj marareoj, kreskanta fenomeno en la mondo). Mortinta areo (anoksio) tie estis malkovrita ekde la jaro 2000 (signalita per google earth, kun OSPAE 2003 kiel fonto, kaj la Virginia Institute of Marine Science Arkivigite je 2011-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, surbaze de la esploroj de profesoro Robert Diaz kaj de Rutger Rosenberg de la Universitato de Gothenburg en Svedio).
  • La agrikulturaj nitratoj povus klarigi grandan parton de la problemo : la maksimuma fluo de nitratoj estis en 1998 tiu de Kerharo (41 mg/l meze). La mezaj kaj gobalaj proporcioj de nitratoj fine de printempo kaj komence de somero estis respektive de 2066 kg/tage en 1998 (pluva jaro) kontraŭ 608 kg/tage en 1997 (seka jaro), tio estas 3,4-oble pli en la pluva jaro, kio estas klare ĉar la nitratoj estas tre solveblaj en la akvo.
  • Plurfoje estis signalite ke la verdaj maroj (surbordiĝoj de ulvoj) dependis de la ventkondiĉoj en la golfeto: nord-orienta vento (tervento) favoris la deponojn, kiam la okcidentaj ventoj sufiĉe daŭraj povis "forigi" la deponojn el la plaĝoj[4].

Vrakoj kaj militsekvaĵoj redakti

Ĉe la bordo estas malnovaj fuortoj, el kiuj tiu de Morgat.
Pro sia konfiguro kaj proksimeco de la haveno de Brest, la golfeto ofte utilis por militaj ekzercoj kaj tie estas laŭ raporto de OSPAR mergita municideponejo[5].

La golfeto ankaŭ ŝirmas plurajn vrakojn, inter ili estas militŝipo, dronigita dum ekzerco kaj aviadilo.

Legendaro redakti

En tiu golfeto, la urbo Ys estus enabismigita laŭ fama legendo.

Bildogalerio redakti

Bibliografio redakti

  • Claude Augris (dir.), Atlas thématique de l'environnement marin de la baie de Douarnenez (Finistère), IFREMER, Plouzané, 2005, 134 p. (ISBN 2-84433-139-4)

Notoj redakti

  1. J.-P. Barrdel, "Une usine antique de salaison: l'établissement des Plomarc'h-Pella à Douarnenez (Finistère)", rapport de fouille, SRA de Bretagne, Rennes
  2. Aude Leroy, "Les ateliers de salaison antiques en baie de Douarnenez (Finistère)", Revue archéologique de Picardie, jaro 2003, vol. 1, paĝoj 65-75, legebla el http://www.persee.fr/web/revues/home/prescript/article/pica_0752-5656_2003_num_1_1_2357
  3. france Bureau d'enquêtes sur les événements de mer. Rapport d’enquête technique Kaptan Aslan Fatoglu. Arkivita el la originalo je 2012-04-05. Alirita 5-an de aŭgusto 2011.
  4. 4,0 4,1 Michel MERCERON, IFREMER,Agence de l'eau ; Inventaire des ulves en Bretagne, jaro 1998 ; sinteza raporto ; ; ref : R.INT.DEL/99.15/Brest
  5. angle Raporto de OSPAR pri la mergitaj municioj - (mapo sur paĝo 9 por EU kaj areo OSPAR) Titolo : Overview of Past Dumping at Sea of Chemical Weapons and Munitions in the OSPAR Maritime Area / Version 2005 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine - (aŭ laŭ premita formato)

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti