La golfo Nuevo (Nova Golfo) estas golfo situa nordoriente de la provinco Ĉubutio en Patagonio, Argentino, sude de la Istmo Carlos Ameghino kiu kunigas la duoninsulon Valdés kun la kontinento.[1] La istmo Carlos Ameghino sude, 5 km larĝa separas ĝin el la golfo San José.

Golfo Nuevo
golfeto [+]

AkvejoAtlantiko
Koordinatoj42° 42′ 0″ S, 64° 30′ 0″ U (mapo)-42.7-64.5Koordinatoj: 42° 42′ 0″ S, 64° 30′ 0″ U (mapo)

Golfo Nuevo (Argentino)
Golfo Nuevo (Argentino)
DEC
Golfo Nuevo
Golfo Nuevo

Golfo Nuevo (Atlantika oceano)
Golfo Nuevo (Atlantika oceano)
DEC
Golfo Nuevo
Golfo Nuevo
Map
Golfo Nuevo
vdr
Golfo Nuevo sude de duoninsulo Valdés.

Borde de la golfo Nuevo troviĝas la urbo Puerto Madryn, la vilaĝoj Puerto Pirámides, Punta Pardelas, la strando El Doradillo kaj la natura areo protektita de Punta Loma. Ĝi estas konsiderata unu el la plej gravaj naturaj havenoj de la mondo, kaj ties profundo atingas 180 metrojn.

La golfo Nuevo estas vizitata ĉiujare de nombraj ekzempleroj de aŭstrala baleno ĉar ĝi estas ideala loko por pariĝado kaj reproduktado. El majo al novembro tiu jara migrado transformas la tutan areon de la duoninsulo Valdés en loko de granda turisma allogo.

La golfo estas 35 mejlojn longaj kaj 25 larĝaj. Ties enirejo, 7 mejla, estas borsota nordoriente de la Cerro Morro Nuevo (de 109 msm) kaj de la Punta Ninfas sudokcidente. En la interna parto de la golfo estas duarangaj golfetoj, nome Madryn, Pirámide kaj Cracker.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Derrotero Argentino, parte II, Pag 209 a 225 (resumo). Publicación H 202. Servicio de Hidrografía Naval, Armada de la República Argentina.
  • "Golfo Nuevo." Microsoft® Student 2008 [DVD]. Microsoft Corporation, 2007.