La Golfo de Arcachon [arkaŜON] (en franca, Bassin d'Arcachon, konata surloke simple kiel "le Bassin", la Baseno; en Esperanto ankaŭ Golfo de Arkaŝono) estas golfo de Atlantika Oceano en la sudokcidenta marbordo de Francio, situa en Pays de Buch inter Côte d'Argent (Arĝenta Marbordo) kaj Côte des Landes (Marbordo de Landes), en la regiono de Akvitanio. La golfo kovras areon de 150 km² je alta tajdo kaj 40 km² je malalta tajdo. Kelkaj el ties geologiaj trajtoj estas naturaj konservareoj.[1]

Golfo de Arcachon kaj Dunego de Pila (dekstre).
Mapo de la la Golfo de Arkaŝono.

La ĝenerala formo de la Golfo de Arkaŝono estas tiu de samlatera triangulo indikanta norden, kun sudokcidenta angulo malferma al la oceano, inter Cap Ferret kaj la urbo Arcachon (pli specife, ties ĉeurbo Pyla-sur-Mer), laŭlonge de 3 km mallarĝa kanalo (Les Passes). Ĉe la norda bordo estas la urbo Arès, poste Andernos-les-Bains nordoriente. Ĝuste sude de la enirejo estas la Dunego de Pila. Preskaŭ meze de la golfo estas tre partikulara insulo: L'île aux Oiseaux (Insulo de Birdoj).[1]

La Baseno ankoraŭ havas ligilon al la maro eble pro la rivero Eyre kiu fluas el la Arbaro de Landes kaj elfluas (Delto de Eyre) en ties sudorienta angulo. Male, la Baseno estus blokita de sablobenkoj alportitaj de tajdoj.[1]

Iam, similaj areoj iĝis lagoj (nome en franca lacsétangs) kaj estas nune plenaj je nesala akvo. En la franca marbordo de Atlantika Oceano, norde-sude inter estuaro de Ĝirondo al la elfluejo de la rivero Adour, estas la Lac d'Hourtin-Carcans, la Lac de Lacanau, la Étang de Cazaux et de Sanguinet, la Étang de Biscarrosse kaj de Parentis, la Étang d'Aureilhan, la Étang de Léon, la Étang de Soustons, la Étang Hardy, la Étang Blanc kaj la Étang de Garros. La Golfo de Arkaŝono estas la lasta akvareo kiu restas malferma al la oceano.[1]

Koordinatoj: 44° 41′ N 01° 10′ U / 44.683 °N, 1.167 °U / 44.683; -1.167 (mapo)

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Nicola Williams, Oliver Berry, Stuart Butler, Jean-Bernard Carillet, Kerry Christiani, Gregor Clark, Emilie Filou, Catherine Le Nevez & Daniel Robinson (2015). Lonely Planet France (Travel Guide) Paperback – 13a de Marto 2015 de Lonely Planet.