La Golfo de Gdansko (pole Zatoka Gdańska, kaŝube Gdunskô Hôwinga, germane Danziger Bucht) estas duon-cirkla golfo de la Balta Maro, malferma al nordo. La mara profundo tie, fore de la bordo, estas inter ses kaj 118 metroj; meze ĝi estas je 70 metroj. 54° 35′ N 19° 15′ O / 54.583 °N, 19.250 °O / 54.583; 19.250 (mapo)

Golfo de Gdansko
golfeto [+]

AkvejoBalta maro
Koordinatoj54° 28′ 59″ N, 18° 57′ 31″ O (mapo)54.48305555555618.958611111111Koordinatoj: 54° 28′ 59″ N, 18° 57′ 31″ O (mapo)
Map
Golfo de Gdansko
Vikimedia Komunejo:  Bay of Gdańsk [+]
vdr
Elkosma vidaĵo

La marbordo rande de la golfo ekde la jaro 1945 apartenas al Pollando kaj, oriente, al Rusio (provinco Kaliningrado). Signifaj urboj ĉe la golfo estas Gdansko, Gdynia, Puck kaj Sopot en Pollando kaj Baltijsk en Rusio. En la golfon fluas rivero Vistulo; la riveroj Nogat kaj Pregolja enfluas ne rekte, sed tra longa laguno. La nord-okcidenta parto de la golfo estas apartigita disde la cetera Balta Maro de la duoninsulo Hel.

Politika mapo