Golfo de porkoj (hispane Bahía de Cochinos, angle Bay of Pigs) estas margolfo laŭlonge laŭ duoninsulo Zapata sude de provinco Matanzas en sudokcidenta parto de Kubo. La golfo havas karstan subaĵon, en kiu troviĝas kaverna sistemo. Sur la marbordo troviĝas grotoj (hispane cenot) kaj proksime marbordo malgrandaj profundaj lagetoj (hispane casimbas) ĉirkaŭitaj de praarbaro kaj marĉoj. Nuntempe en la golfo estas refreŝiĝejoj Playa Larga kaj Playa Giron. En Playa Giron estas ankaŭ Muzeo de elŝipiĝo (hispane Museo de la Intervención), ligita al la Invado de la Porkogolfeto de la 16-a de aprilo 1961.

Golfo de Porkoj
golfeto • golfeto [+]

AkvejoKaribio
Koordinatoj22° 13′ 0″ N, 81° 10′ 0″ U (mapo)22.216666666667-81.166666666667Koordinatoj: 22° 13′ 0″ N, 81° 10′ 0″ U (mapo)

Larĝo14 km (9 mi)
Profundo45 km (28 mi)

Golfo de Porkoj (Kubo)
Golfo de Porkoj (Kubo)
DEC
Golfo de Porkoj
Golfo de Porkoj

Golfo de Porkoj (Karibio)
Golfo de Porkoj (Karibio)
DEC
Golfo de Porkoj
Golfo de Porkoj
Map
Golfo de Porkoj
Vikimedia Komunejo:  Bay of Pigs [+]
vdr

Vidu ankaŭ redakti