Golubozalivo (Jalta municipo)

Golubozalivo (ruse Голубой Залив, ukraine Голуба Затока, krime-tatare Limena) estas urbotipa loĝloko de la Jalta municipo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. La loĝloko situas 2 kilometrojn nordokcidente de la loĝloko Simeizo kaj administre apartenas al la Simeiza komunumo. La rusa kaj ukraina nomoj de la loĝloko signifas "Blua Golfo".

Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Golubozalivo
ruse Голубой Залив
ukraine Голуба Затока
krime-tatare Limena
Apartenas al: Jalta municipo, Simeiza komunumo
Koordinatoj: 44° 25′ N, 33° 59′ O (mapo)44.41555555555633.983055555556Koordinatoj: 44° 25′ N, 33° 59′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~200 m
Loĝantaro: 363 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 98684
Telefonkodo: +380-654
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Limena

Oficiala paĝaro nekonata

Golubozalivo (Krimeo)
Golubozalivo (Krimeo)
DMS
Golubozalivo
Golubozalivo
Golubozalivo
Situo de Golubozalivo sur la mapo de Krimeo
Golubozalivo (Jalto)
Golubozalivo (Jalto)
DMS
Golubozalivo
Golubozalivo
Golubozalivo
Situo de Golubozalivo sur la mapo de la Jalta municipo (la Simeiza komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

La loĝloko troviĝas en bela montara amfiteatro super la t.n. Blua Golfo de la Nigra Maro; onidire ĝi estas unu el la plej belaj lokoj de Krimeo. En antikvaj tempoj tra la loĝloko pasis la vojo, kiu ligis la Sudan Bordon de Krimeo al Ĥersoneso kaj Kerkinitido; ĉi tie troviĝis ĉevalŝanĝejo.

La loĝantaro okupiĝas plejparte pri agrikulturo. La loĝloko interalie famas pro la tiel nomata "Jalta (dolĉa) cepo", kiun eblas kultivi nur ĉi tie.


La loĝlokoj de la Jalta municipo

Urboj AlupkoJalto
Urbotipaj loĝlokoj BeregovoForosoGasproGolubozalivoGurzufoKaciveloKoreizo (kun Misĥoro)KrasnokamenkoKurpatoLivadioMasandroNikitoOreandoOtradnoParkovoPonizovkoSanatornoSimeizoSovetskoVinogradnoVosĥodo
Vilaĝoj: Opolznevoje
Loĝloketoj GornojeDanilovkaKujbiŝevoLinejnojeOlivaOĥotniĉjePartizanskojeVisokogornoje