Gonzalo Queipo de Llano

Gonzalo QUEIPO de Llano y Sierra [KEJpo deĜAno] (Tordesillas, 5-a de februaro 1875Sevilo, 9-a de marto 1951) estis hispana militisto, Generalleŭtenanto de la branĉo de Kavalerio, konata pro sia partopreno en la Hispana Enlanda Milito.

Gonzalo Queipo de Llano
Persona informo
Gonzalo Queipo de Llano
Naskonomo Gonzalo Queipo de Llano y Sierra
Naskiĝo 10-an de februaro 1875 (1875-02-10)
en Tordesillas
Morto 9-an de marto 1951 (1951-03-09) (76-jaraĝa)
en Sevilo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Edz(in)o Genoveva Martí Tovar vd
Profesio
Okupo oficiromilitistopolitikisto vd
Aktiva dum 1893–1940 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Edukita en seminario, li luktis en la Hispana-usona milito kaj en la Rif-milito, dum kiu li ascendis al brigad-generalo en 1923. Kvankam li dekomence apogis la diktatoron Miguel Primo de Rivera, liaj kritikoj al lia politiko provokis lian apartigon kaj translokigon al la rezervo en 1928. Li konspiris por detrui la alfonsan monarkion kaj estris la ribelon de Cuatro Vientos (1930), kio okazigis lian ekziligon al Portugalio. Proklamita la Respubliko, li estis nomumita General-kapitano de Madrido kaj Ĝenerala Inspektisto de la Armeo, kontribuante fundamente al la sukceso de la militistaj reformoj de Manuel Azaña. Poste li estis nomumita Ĉefo de la Militista Ĉambro de la prezidento de la Respubliko, Niceto Alcalá Zamora, kies kunbopatro li iĝos, ĝis li rezignis en 1933 pro la ricevitaj kritikoj pro eniroj en la politika vivo.

Malkontenta pri la irado de la respublika politiko, kaj speciale post la elpostenigo de Alcalá Zamora, li estis kun Mola kaj Sanjurjo unu el la ĉefaj estroj de la Puĉo de la 17-a kaj la 18-a de julio 1936 kontraŭ la registaro de la Popola Fronto, kies parta malsukceso rezultis en la Hispana Enlanda Milito.

Disponante el malmultaj homoj[1] li estris la militistan puĉon en Sevilo, kiu estis tiam frontpopola teritorio, kaj iniciatis fortan subpremadon kiu okazigis nur en Sevilo en la periodo inter la 18a de julio 1936 al januaro 1937 la morton de 3.028 personoj.[2]

Li famiĝis pro sia uzado de la radiodisvastigo kiel rimedo de psikologia milito, per konataj radielsendoj pere de Unión Radio Sevilla. Nomumita ĉefo de la Suda Armeo, li ekhavis la militan kaj civilan regadon, kaj laŭlonge de la milito li agadis kun preskaŭ totala sendependeco, kio konigis lin kiel la «Virrey de Andalucía» (Andaluzia vicreĝo).

Li estis ascendita kaj dekorita kaj medalita post la venko en la Enlanda Milito, sed li nevolonte akceptis la ascendon de Francisko Franko al la absoluta povo, ĉefe super la du generaloj kiuj estis antaŭrange en la hierarkio nome Miguel Cabanellas (kiu malferme kontraŭis tiun decidon kaj pro tio estis apartigita de efektiva militregado, kaj mortis fakte dummilite) kaj li mem kiu same estis apartigita de reala regado fare de Franko, al kiu li aludis per la humora kromnomaĉo de «Paca la Culona» (Franjo la Pugulin').[3][4]

Notoj redakti

  1. Queipo de Llano, en Radio Sevilla en El Mundo de Andalucía (12a de decembro 1998) [1] Alirita la 12a de februaro 2018.
  2. Santos Juliá (kunord.), Víctimas de la guerra civil, ISBN 84-8460-333-4, p. 411.
  3. Paul Preston, The Politics of Revenge: Fascism and the Military in 20th-century Spain, Routledge, 2003, ISBN 1134811136 p. 84.
  4. Daniel Arasa, Historias curiosas del franquismo, Ediciones Robinbook, 2008, ISBN 8479279796 p. 55.