Google Hangouts estas komunika platformo disvolvita de Google, kiu inkluzivas trajtojn de mesaĝ-servo, video-babilado, SMS kaj VOIP. Ĝi anstataŭas tri mesaĝajn produktojn, kiujn Google enkondukis samtempe ene de ĝiaj servoj, inkluzive de Google Talk, Google+ Messenger (antaŭe: Huddle), kaj Hangouts, video-babila sistemo ĉeestanta ene de Google+. Google ankaŭ deklaris, ke Hangouts estas dezajnita por esti "la estonteco" de ĝia telefonia produkto, Google Voice, kaj jam integris iujn eblecojn de Google Voice en Hangouts. Uzantoj povas ricevi mesaĝojn de siaj kontoj Google+. En marto 2017 Google anoncis ke Hangouts estus disvolvita en produkton direktitan al profesiaj uzantoj kun la marko Hangouts dividita en du ĉefajn produktojn: Hangouts Chat kaj Hangouts Meet.

Google Hangouts
videokonferenca programaro • tujmesaĝila kliento • aplikprograma interfaconuba komputado vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Google Talk
Sekvanto Google Chat
Partoprenanta Google Chat • Google Meet vd
TTT Oficiala retejo
vdr


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti