Gorĝo de Garni

La Gorĝo de Garni situas je 23 km oriente de Erevano, Armenio, tuj ĉe la vilaĝo kun la sama nomo. Sur promontoro super la interkrutejo oni povas vidi la templon de Garni de la 1-a jarcento. Laŭ la flankoj de la interkrutejo estas klifmuroj de bone konservitaj bazaltaj kolonoj, ĉizitaj de la rivero Goght. Ĉi tiu parto de la gorĝo de Garni estas kutime nomata la "Simfonio de la Ŝtonoj". Ĝi estas plej facile atingebla per vojo kondukanta maldekstre laŭ la gorĝo tuj antaŭ ol atingi la templon de Garni. Alia vojo kondukas al la interkrutejo tra la vilaĝo, laŭ strato tra la valo. Proksime de ĝi, troviĝas mezepoka ponto el la 11-a jarcento kaj la "Simfonio de la Ŝtonoj". Maldekstre laŭlonge de la rivero ĝis la Ŝtata Arbara Rezervo Ĥosrov, troviĝas la monaĥejo Havuc Tar.

Gorĝo de Garni kaj la "Simfonio de la Ŝtonoj".

Galerio redakti