Gorbuŝo (Oncorhynchus gorbuscha) estas specio de Salmoneda fiŝo tre ofta en Pacifika Oceano. El ĉiuj Salmonedoj ĝi estas plej malgranda kaj plej abunda. La scienca nomo devenas de rusa vorto горбуша, de vorto горб (ĝibo). En la angla ĝi ankaŭ estas konata kiel Pink salmon (rozkolora salmo) pro koloro de ĝia viando.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gorbuŝo
Virgorbuŝo dum reproduktiĝo
Virgorbuŝo dum reproduktiĝo
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Actinopterygii
Subklaso: Neopterygii
Infraklaso: Teleostei
Ordo: Salmoniformes
Familio: Salmonidae
Genro: Oncorhynchus
Oncorhynchus gorbuscha
(Walbaum, 1792)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Virgorbuŝo dum reproduktiĝo
Virgorbuŝo dum reproduktiĝo

Aspekto redakti

Koloro de gorbuŝo dependas de medio. En oceanoj, gorbuŝoj havas arĝentan koloron, sed en riveraj kaj aliaj nesalaj akvujoj ili koloras grize aŭ verdece, iam kun flavece-blanka ventro. Kiel ĉiuj salmoj, gorbuŝoj havas aldonan naĝilon apud vosto. Karakteraj ecoj de gorbuŝoj estas blanka mundo kun nigraj gingivoj, manko de dentoj sur lango, grandaj nigraj ovalaj makuloj sur dorso kaj v-forma vosto. Dum reproduktiĝo la dorsoj de malinoj iĝas kurbaj, kvazaŭ ĝiba. Pro tio aperis la rusa kaj la scienca nomo gorbuŝo. La nomo ĝiba salmo ankaŭ uzeblas. Averaĝe gorbuŝoj pezas ĉ. 2.2 kg[1]. La rekorde plej granda gorbuŝo kaptita estas 76 cm longa kaj 6.8 kg peza[2].

Arealo redakti

Gorbuŝoj preferas malvarman akvon je temperaturo inter 5.6 kaj 14.6 °C, optimume 10.1 °C. Ili mortas en akvoj de temperaturo 25.8 °C aŭ pli. Do, ili preferas arktajn regionojn de Pacifika oceano. En Nordameriko ili troveblas inter riveroj Sakramento kaj Makenzio, kaj laŭ Eŭraziaj bordoj inter la rivero Lena kaj Norda Koreio. En Japanio gorbuŝoj kapteblas eĉ en latitudoj de Honŝu-insulo, do estas plej suda populacio.

Enkondukita populacio de gorbuŝoj ekzistas en Grandaj Lagoj en Nordameriko. Tio estas la sola konata okazo, kiam gorbuŝoj vivas en pure nesala akvo. Ili plej ofte kapteblas en Supra lago kaj relative maloftas en lago Miĉigano.

Reproduktiĝo redakti

 
Virseksulo dum reproduktiĝo

En endemia arealo, gorbuŝoj havas rigore dujara ciklo de reproduktiĝo. Do, populacioj de paraj kaj neparaj jaroj neniam intermiksiĝas. Periodoj de reproduktiĝo okazas inter malfrua Junio kaj mez-Oktobro. Gorbuŝoj reproduktiĝas apud oceanaj bordoj kaj en riveroj, sed plej ofte en nesala akvo. La inoj fosas kavetojn en grundo, kien metas siajn ovojn (ĉ. 2000-4000 po ino). La virseksuloj (ofte pli ol unu po ino) fekundigas ilin, post kio ĉiu ino enterigas sian ovaron kaj gardas ilin ĝis sia morto. Tio estas necesa, ĉar se iu ino metas sian ovaron super ovaro de alia ino, por la lasta preskaŭ ne estas ŝanco travivi. Plej ofte ĉiuj plenkreskaj gorbuŝoj mortas dum reproduktiĝo.

Idoj eloviĝas inter Decembro kaj Februaro, depende de temperaturo de la akvo, sed ili preferas resti en grundo antaŭ Marto aŭ Aprilo. Tiam, ili rapide migras al estuaroj kaj en oceanon. Plej ofte, fiŝoj vivas du-tri jarojn antaŭ reproduktiĝo.

En okazoj kiam gorbuŝoj kaj ketaoj reproduktiĝas en la sama akvujo, povas aperi interspeciaj hibridoj. Hibrido inter gorbuŝo kaj ketao nomiĝas miko. Ili estas nefekundaj.

Ligoj redakti

Referencoj redakti