Gore Vidal

usona verkisto

Gore VIDAL (naskiĝis la 3-an de oktobro 1925 kiel Eugene Luther Vidal jr. en West Point — mortis la 31-an de julio 2012 en Losanĝeleso[1]) estis usona verkisto, aktoro kaj politikisto.

Gore Vidal
Persona informo
Gore Vidal
Naskiĝo 3-an de oktobro 1925 (1925-10-03)
en Uesta Punkto
Morto 31-an de julio 2012 (2012-07-31) (86-jaraĝa)
en Holivudaj Montetoj
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Rock Creek Cemetery vd
Religio ateismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Lernejo Phillips Exeter • Sidwell Friends School • St. Albans School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Patro Eugene Luther Vidal vd
Patrino Nina S. Gore vd
Edz(in)o Howard Austen vd
Amkunulo Howard Austen vd
Profesio
Alia nomo Edgar Box vd
Okupo dramaturgoaktoroscenaristo • romanisto • eseisto • verkisto • literaturkritikisto • verkisto de nefikcio • sciencfikcia verkisto • politikistoĵurnalisto • prozisto • publikigistoaŭtoro vd
Aktiva dum 1946– vd
Verkado
Verkoj Myra Breckinridge vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gore Vidal. Fotografita de Carl Van Vechten, 1948.

Gore Vidal venas el politikista familio kaj estas fora parenco de Al Gore, la iama vic-prezidanto de Usono.

Vivo redakti

Gore Vidal studis en 1940–1943 en la Philips Exeter Academy. Li estis apoganto de America First Committee, porizola movado de 1940/41 kaj kiu provis obstakli partoprenon de Usono en la dua mondmilito. Li do servis en la usona armeo en administra tereno.

Li laboris ekde 1945 kiel unua matroso sur transporta ŝipo. Sur tiuj spertoj baziĝis lia debuta romano, la Williwaw (1946), kiu estis tiel sukcesa, ke Gore en 1947/48 veturis en Gvatemalon kaj en Eŭropon. Li ŝanĝis en 1950 al Novjorko kaj ekverkis scenlibrojn kiel ekz. por la filmo Ben Hur. Li ankaŭ verkis por Broadway (Visit to a Small Planet estis 400-foje prezentita).

Li kandidatiĝis en 1960 per la slogano „You'll get more with Gore“ („Gore proponas pli“) sensukcesa al Domo de reprezentantoj de Usono. En 1970 li estis kunfondinto kaj prezidanto de la maldekstra liberala People's Party. Li same partoprenis kandidatiĝon en 1982 por la usona senato, sed same sensukcese.

Lia politika kredo estas, ke Usono estas polica ŝtato, en kiu la Respublikana Partio kaj la Demokrata Partio agadas por interesoj de la grandaj konzernoj, dum la telekomunikiloj estas nuraj propagandiloj. Tie Vidal en 2003/04 elparolis dum manifestacioj kontraŭ la Iraka milito.

Gore Vidal apartenis al tiuj 5 personoj, kiujn akceptis Timothy McVeigh (amasmurdisto) kiel okulatestantojn por sia ekzekuto.

Gore Vidal vivas ekde 2004 en Los Angeles, post kiam li pasis tempon en Italio, kun sia amatino.

Citaĵoj de Gore Vidal redakti

  • „Ekde kiam Usono ekzistas, ĉio okazis por tio, ke ĝi dominu aliajn ŝtatojn. Ni igis ilin ekonomie dependaj. Ni donas la tonon militariste. Kaj ni efektivigas nian politikon, danke al CIA kaj FBI, sur iliaj teritorioj.“
  • „Usono havas unupartian sistemon kun du dekstraj partioj.“
  • „Post Pearl Harbor atakis nin neniu alia lando. Ni ĉiam batis al aliaj landoj kie unuaj. Kaj ni havis ĉiam pretan pardonpeton. Tiuj landoj kaŝigis aŭ sendis al ni teroristojn, volis forlasi la Liberan Mondon kaj iĝis komunistaj. Per similaj argumentoj bombardis aspirinan fabrikon en Sudano Clinton.“ – Gore Vidal en intervjuo post la teroratako de la 11-a de septembro 2001 en Usono.

Fontocitoj redakti