Gorgosaŭro (Gorgosaurus; malnovgreka: "feroca lacerto" < γορργος = 'terura' aŭ 'feroca' kaj σαυρος = 'lacerto') estas genro de karnomanĝanta dinosaŭro kun longeco de 7 ĝis 8 metroj kaj pezo de ĝis 2,5 tonoj. Ĝin unue priskribis la paleontologo Lawrence Morris Lambe en 1914, kaj oni trovis ĝiajn restaĵojn en okcidenta Kanado kaj Usono. Ĝi vivis antaŭ 70 milionoj da jaroj en la malfrua kretaceo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gorgosaŭro
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Familio: Tiranosaŭredoj Tyrannosauridae
Subfamilio: Albertosaŭrenoj Albertosaurinae
Genro: Gorgosaŭro Gorgosaurus
Specio: G. libratus
Gorgosaurus libratus
Lambe, 1914
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Oni ĝis nun malkovris pli ol 20 gorgosaŭrajn skeletojn, tiel ke ĝi estas la plej bone reprezentita tiranosaŭredo en la fosiliaro. Ĝenerale simila al tiranosaŭro kaj la plej multaj aliaj grandaj tiranosaŭredoj (kiel daspletosaŭro kaj albertosaŭro), gorgosaŭro havis grandan kapon, grandajn kurbiĝintajn dentojn, etajn dufingrajn antaŭkrurojn, kaj potencajn malantaŭajn krurojn. Kompare kun la aliaj tiranosaŭredoj, gorgosaŭro estas plej simila al ĝia proksima parenco albertosaŭro.

Oni sugestis ke gorgosaŭro estis postpredanto, sed ĝia kunvivado kun la similgranda sed pli fortika tiranosaŭredo daspletosaŭro dubigas ĉi tiun teorion. Laŭ alia hipotezo gorgosaŭro, kiu estis inter la pli magraj tiranosaŭredoj, active ĉasis rapidajn bestojn kiel la hadrosaŭredoj kaj ornitomimedoj. Laŭ ĉi tiu propono, la pli malfacilaj atakeblaj ceratopsoj kaj ankilosaŭroj restus la predo de la daspletosaŭro.

Klasado redakti

Dum jaroj oni klasis la specion Gorgosaurus libratus (la sola gorgosaŭra specio nuntempe rekonata) sub la genro Albertosaurus. Lastatempa laboro de paleontologoj tamen sugestas ke estas sufiĉaj diferencoj inter G. libratus kaj aliaj albertosaŭraj specioj por pravigi la originalan genronomon Gorgosaurus.

Eksteraj ligiloj redakti