Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gornergrat (stacidomo).

Gornergrat estas monto situanta 3 kilometrojn sude de Zermatt en svisa kantono Valezo. Ĝi estas 3 130 metroj alta. Gornergrat situas inter du  glaĉeroj Gornergletscher kaj Findelgletscher kaj de ĝia pinto eblas havi panoramecan elvidon sur pli ol 20 montoj altaj pli ol 4 mil metroj, inter ili estas Monte Rosa, Matterhorn kaj Lyskamm. De jaro 1898 estas sub la pinto finstacio de kompanio Gornergratlinio, kiu iras al la pinto tra Riffelalp kaj Riffelberg - la diferenco inter la baza stacio kaj supra, fina stacio estas 1 500 metroj. Fina stacio estas en la alteco 3 089 m. En sudokcidenta parto de pinto estas montara hotelo kaj scienca stacio. De la pinto eblas fari multajn turismajn ekskursojn, oni povas ankaŭ biciklumi ktp. Bela ekskurso estas al lago Riffelsee.

Gornergrato
monto
Alteco 3'135 m ü. M.
Situo Kantono Valezo, Svislando
Montaro Valezaj Alpoj
Domino 0,495 km → Hohtälli
Elstareco 40 mfd2
Geografia situo CH1903: 626835 / 92464 (mapo)45.9832087.784922Koordinatoj: 45° 59′ N, 7° 47′ O; CH1903: 626835 / 92464 (mapo) f4
Gornergrato (Kantono Valezo)
Gornergrato (Kantono Valezo)
DEC
Gornergrato
Gornergrato
Situo de Gornergrato
Gornergrato (Svislando)
Gornergrato (Svislando)
DEC
Gornergrato
Gornergrato
Situo de Gornergrato
Map
Gornergrato
vdr
Vido al observatorio kaj hotelo Gornergrat de plataĵo Belveder, malantaŭ Matterhorn
Vido de la fervoja stacio
Stacio Gornergrat

Nová nacela telfero, kiu gvidas de pinto Furi al Riffelberg konektas skian regionon Gornergrat kun regiono Eta Mattehorn.

Historio redakti

Vastan kaj sukcesan sciencan agadon sur Gornegrat ebligis direktan kaj facilan atingeblecon per fervojo de Gornergratlinio.

La 20-an de aŭgusto 1898, post du jaroj de konstruado, estis malfermita fervojo sur Gornergrat. Ĝi samtempe estis unua elektrizita dentorela fervojo en Svislando. Samtempe danke al pli bona atingebleco por turistoj nova fervojo allogis pli da homoj.

Jam en la jaro 1896, Joseph Perren Biner, konstruis sur pinto de Gornergrat hotelon Belvedere en la prezo de 23 000 svisaj frankoj. Du jaroj poste, kiam la dentorela fervojo atingis la pinton de Gornergrat, la turisma intereso grave kreskiĝis. Kompanio en Zermatt, kiu prizorgis hotelon, rapide ekkonsciis la gravecon de Gornergrat kiel turisma celo kaj konstruis hotelon Kulm innter jaroj 1897 - 1907. La kostoj estis tiam ĉirkaŭ duono de miliono de svisaj frankoj.

Vidoj de Gornergrat redakti

Atingebleco redakti

Gornergrat estas tutjare atingebla per dentorela fervojo. Vojaĝo per trajno de Brig trans Zermatt daŭras ĉirkaŭ 2 horojn kaj 30 minutoj. Aŭtomobila transporto en Zermatt estas limigata, oni devas uzi parkejon en stacio Visp kaj Täsch kaj de tie daŭrigi per fervojo.

Vidu ankaŭ redakti