Goro Christoph Kimura

Goro Christoph KIMURA (naskiĝis la 29-an de marto 1974 en Nagoya) estas japana esperantisto kaj doktoro pri lingvistiko. Lia patro estas japano kaj lia patrino estas germano. Unue li diplomiĝis pri germanaj studoj ĉe Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj. Poste magistriĝis 1999 ĉe Hitotsubashi-Universitato en Tokio. Kimura doktoriĝis tie 2002 kun tezo pri homaj intervenoj por vivteni kaj revivigi malplimultajn lingvojn.

Goro Christoph Kimura
KIMURA Goro en 2013
KIMURA Goro en 2013
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1974 (1974-03-29) (50-jaraĝa)
en Nagoja Urbo
Lingvoj Esperantojapanagermana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater universitato Hitocubaŝi
Okupo
Okupo esperantistolingvisto • universitata instruisto
vdr

Kariero redakti

  • 2002-2004 docento ĉe Keio-universitato. 2004 docento ĉe Sophia-universitato.
  • 2007 vicprofesoro,
  • 2012 profesoro pri germana kaj eŭropaj studoj ĉe la Fakultato por Fremdaj Lingvoj kaj Studoj.
  • 2012-2013 Gastesploristo ĉe la Katedro pri Lingvo-uzo kaj Lingvo-komparo ĉe la Eŭropa Universitato Viadrina en Frankfurto ĉe Odro Germanio. Ĉe Sophia-universitato li instruas pri germana lingvo kaj socio, eŭropa lingvopolitiko kaj internaciaj rilatoj. Krome li instruas germanan lingvon kaj socilingvistikon ĉe Keio-universitato.

Kimura kaj Esperanto redakti

Pri Esperanto li aktivis por organizi simpoziojn kaj publikigis artikolojn kaj redaktis lernolibron pri interlingvistiko.[1]

Li partoprenis en kolektiva verko La arto labori kune per artikolo La kornvala kaj Esperanto: entreprenoj similaj.[2] Redaktoris En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Verkaro redakti

Li estas kuneldonanto de la libroserio Studies in World Language Problems (Amsterdam: John Benjamins).[3]

Li esploris pri lingva sociologio kaj membras en la redakta komitato de fakaj revuoj :

  • Kotoba to Syakai [Lingvo kaj Socio] (Tokio: Sangensha),
  • Syakaigengogaku [Socilingvistiko] (Gifu: Syakaigengogaku kankokai),
  • Language Problems & Language Planning [Lingvoproblemoj kaj Lingvoplanado] (Amsterdam: eld. John Benjamins)
  • Unification Dependency Grammar, 1995

Referencoj redakti

  1. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝo 177.
  2. La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). paĝoj 171-177.
  3. Bibliografio de prof. KIMURA Goro Christoph, informilo por interlingvistoj n-ro 84/85 (1-2/2013), p.23 (biografio). http://esperantic.org/dosieroj/file/IpI%2084-85%20%201-2%202013.pdf Arkivigite je 2015-05-01 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

Paĝo ĉe Sophia-universitato