Gosaŭo ZH

komunumo de Svislando
- La mallongigo ZH en Gosaŭo ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Gosaŭo..

Gosaŭo ZH
Blazono de Gosaŭo ZH
Komunumo Gossaŭ ZH
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Hinwil
Koordinatoj  47° 18′ 30″ N 8° 45′ 24″ O / 47.30833 °N, 8.75667 °O / 47.30833; 8.75667 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 30″ N 8° 45′ 24″ O / 47.30833 °N, 8.75667 °O / 47.30833; 8.75667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9178
Areo 19,28 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 8625
Komunumkodo 0115
Mapo de Gosaŭo
vdr

Pri la komunumo redakti

Gosaŭo (germane Gossau) estas komunumo en la distrikto Hinwil, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 9178 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Gosaŭo konsistas el la municipoj Bertschikon, Grüt, Ottikon kaj Herschmettlen kaj al ĝi apartenas pliaj setlejoj kiel Hellberg kaj Brüschweid.

Geografio redakti

Gosaŭo situas en la Zurika Oberlando en iam marĉa ebenaĵo de la inter la montoĉeno de Pfannenstil kaj Bachtel. La kamparo de Gosaŭo estas markita de drumlinoj, tio estas grundmorenaj montetoj, kiujn formis la glaĉeroj de la lasta malvarmepoko antaŭ proksimume dekmil jaroj.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunjumo Gosaŭo limas okcidente al Egg kaj Mönchaltorf en la distrikto Uster, norde al Wetzikon kaj Hinwil, oriente al Bubikon kaj sude al Grüningen.

Trafiko redakti

Inter 1909 kaj 1950 Gosaŭo disponis pri regiona tramlinio, la tiel nomita Wetzikon-Meilen-Fervojo, kiu konektis Meilen kun Wetzikon. En la jaro 1950, tiu tramlinio estis anstataŭigita per busolinio, kiu ankoraŭ hodiaŭ konektas la komunumon kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. La komunumo disponas ankaŭ pri propra konekto al la Zurika Oberlandaŭtovojo A53.

Historio redakti

La diversaj setlejoj kaj municipoj sur la teritorio de la komunumo Gosaŭo estas alemanaj fondaĵoj al la 7-a kaj 8-a jarcento. En la 8-a jarcento iu Beata Landolt posedis multajn bienojn en Gosaŭo, kiujn ŝi vendis kaj donacis en la jaroj 744 kaj 745 al la Monaĥejo Sankt-Galo. La unuan fojon Gosaŭo mem skribe menciiĝis en la jaro 859 kiel Cozzesouwo. Gosaŭo dum longa tempo estis plej-parte sankt-gala posedaĵo. En la 15-a jarcento tiu-ĉi posedaĵo transiris al la urbo Zuriko.

Eksteraj ligiloj redakti