La gotlanda lingvo (svede gutamålgutniska) estas la origina lingvo de la provinco Gotlando, nun en Svedio (antaŭe en Danio, antaŭ tio pli-malpli memstara); ĝi influis la gotlandan dialekton de la sveda lingvo (svede gotländska). Ĝi apartenas al la nordĝermana lingvaro, kun ioma parenceco al la orientĝermana lingvaro.

En la supra mapo pri la lingvodisdivido ĉirkaŭ la Norda Maro dum la jaro 900, la ruĝa kaj oranĝa koloroj estas la okcidenta kaj orienta varioj de la norena lingvo, violkoloras la gotlanda lingvo, flavas la anglosaksa en Britio, kaj inter la verdaj areoj estas la restaj varioj de la ĝermana lingvo, kun multe da saksa kaj marborde iom la frisa lingvoj en hodiaŭa norda Germanio kaj Nederlando. Krome bluas la krimee gota lingvo

En la mezepoko, du tekstoj estis verkitaj en la gotlanda lingvo: Gotlanda leĝo kaj Gotlanda sagao; de la lasta ekzistas esperanta traduko farita de Gunnar Gällmo (Al-fab-et-o 2005).

Nuntempe la lingvo estas parolata de malmultaj homoj, precipe en la suda parto de la ĉefinsulo kaj en la dua insulo de la provinco Gotlando, Fårö, kiu havas tre apartan dialekton.

La flegadon de la nuna gotlanda lingvo prizorgas Gutamålsgillet, kun dulingva retpaĝo (gotlande kaj svede) ĉe <http://www.gutamal.org/>.

Ĝis hodiaŭ, oni verkadas beletron (kaj poezion kaj prozon) en la gotlanda lingvo. La plej fama gotlandlingva poeto de la 20-a jarcento estis Gustaf Larsson (1893-1985), kies gotlandlingvaj poemoj (li verkis ankaŭ svede) aperis en Gutniska dikter, unua eldono 1961. _NOTOC_

Lingvaj ekzemploj redakti

Mezepoka lingvo redakti

El Gotlanda sagao:

Gutland hitti fyrsti maþr þan sum þieluar hit. þa war gutland so eluist at þet daghum sanc Oc natum war uppj. En þann maþr quam fyrsti eldi a land Oc siþan sanc þet aldri.

(Gotlandon trovis unue viro, kiu nomiĝis Thjelvar. Tiam Gotlando estis tiel sorĉita, ke ĝi tage sinkis kaj nokte estis supre. Sed tiu viro unue portis fajron al la lando, kaj poste ĝi neniam sinkis.)

Nuna lingvo redakti

El popolkanto:

Haile garden har ja säupe upp
u så hä lille kuddustumpu.
Av henne har ja int mair igen
än bärre hånni u rumpu.

(La tutan bienon mi fordrinkis
kaj la bovineton.
De ŝi, mi ne plu havas pli
ol la kornojn kaj voston.)

Patro Nia redakti

Tradukita en 1742 de Jacob Toftén:

Oe Fadur, Du sum jäst i himmelij,
kume dit reike näste uss;
warde dein wilo sum i himmelij, så ukså pa jordene.
De dagliga braud gif us i dag,
uk fyrilat uss ora skulda,
sum wörr fyrilatum daim, sum uss skulduga järo.
Uk laid aij uss in i fristelse,
men heldur freia uss fra deij aumba.
Fyr reike jär ditt, uk makti, uk herlighaiti, ifra nu, uk i aiwiga teida.
Amen.

Eksteraj ligiloj redakti