Gottfried Silbermann

Gottfried SILBERMANN (naskiĝis la 14-an de januaro, 1683, mortis la 4-an de aŭgusto, 1753) estis germana konstruisto de orgenoj.

Gottfried Silbermann
Silbermann bildigita sur fontano en Freiberg
Silbermann bildigita sur fontano en Freiberg
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1683 (1683-01-14)
en Kleinbobritzsch
Morto 4-an de aŭgusto 1753 (1753-08-04) (70-jaraĝa)
en Dresdeno
Ŝtataneco Elektoprinclando Saksio
Familio
Frat(in)o Andreas Silbermann
Parencoj Johann Heinrich Silbermann
Johann Andreas Silbermann
Johann Daniel Silbermann
Okupo
Okupo orgenkonstruoPiankonstruisto
vdr

Gottfried Silbermann naskiĝis en la vilaĝo Kleinbobritzsch apud Freiberg en Saksujo. En la jaro 1702 li ekloĝis en Strasburgo, kie lia frato Andreas Silbermann havis metiejon por konstrui orgenojn. Lerninte la fakon, li kun la titolo majstro de la orgenkonstruado revenis al Saksujo en 1710. Unu jaron poste li en Freiberg fondis sian konstruejon.

Dum sia vivo Gottfried Silbermann konstruis proksimume 50 orgenojn, kiuj parte dum militoj kaj brul-katastrofoj detruiĝis. Ili ekzemple la komponiston Johann Sebastian Bach. Famaj orgenoj konstruitaj de li troviĝas en la Dresdena Hofkirche kaj en la katedralo de Freiberg.

Gottfried Silbermann mortis en Dresdeno.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti