La Goudota jakuo laŭ la latina scienca nomo (Chamaepetes goudotii) sed ankaŭ Dukolora jakuo diference de la Unukolora jakuo, nome la alia nura specio de la genro Chamaepetes, estas birdo de la familio de Kracedoj, kiu parencas al nestamasuloj de Aŭstralazio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Goudota jakuo
Goudota jakuo
Goudota jakuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Kracedoj Cracidae
Subfamilio: Penelopenoj
Genro: Chamaepetes
Specio: Ch. goudotii
Chamaepetes goudotii
(Lesson, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj
  • C. g. fagani (Chubb, 1917)
  • C. g. rufiventris (Tschudi, 1843)
  • C. g. goudotii (Lesson, 1828)
  • C. g. sanctaemarthae (Chapman, 1912)
  • C. g. tschudii (Taczanowski, 1886)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Distribuado, habitato kaj statuso redakti

Ĝi troviĝantas el norda Bolivio, tra Peruo kaj Ekvadoro al Kolombio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj arbarbordoj.

Aspekto redakti

En Ekvadoro, oni notis, ke la jakuoj el la orienta deklivaro, 61-63.5 cm longaj, estis multe pli grandaj ol la birdoj el la okcidenta deklivaro de Andoj, 51-54.5 cm longaj. Ili povas atingi ĝis 64 cm. La plumaro de la dorso estas olivece brungriza, kaj simile ĉe kapo kaj kolo kun griza bordo. La beko estas nigra; la irisoj ruĝaj; la nuda (senpluma) vizaĝo kaj la bekobazo estas bluaj; la kruroj estas salmokoloraj. Tiele en vizaĝo estas simila al tiu de la samgenra Nigra jakuo dum la resto de la korpo respondas al la nomigo kiel Dukolora jakuo diference de la Unukolora jakuo nome tute nigra sed kun ruĝaj kruroj.

Ekologio redakti

Ili manĝas fruktojn en la kanopero kaj alta kaj meza de arbaroj, laŭ paroj aŭ laŭ malgrandaj grupoj. Por mallongaj flugoj ties flugiloj elsendas karakteran sonon.

Ili suferas pro malpliigo de habitato ĉefe ĉe la subspecio C. g. sanctaemarthae de la Sierra Nevada de Santa Marta.

Subspecioj redakti

Oni konoas kvin subspeciojn de Chamaepetes goudotii:[1]

  • Chamaepetes goudotii goudotii - Andoj de norda Kolombio
  • Chamaepetes goudotii sanctaemarthae - Sierra Nevada de Santa Marta (nordorienta Kolombio)
  • Chamaepetes goudotii fagani - okcidenta deklivaro de Andoj de sudorienta Kolombio kaj Ekvadoro
  • Chamaepetes goudotii tschudii - orienta deklivaro de Andoj de suda Kolombio, Ekvadoro kaj norda Peruo
  • Chamaepetes goudotii rufiventris - orienta deklivaro de Andoj de centra Peruo

Referencoj redakti

  • Rodríguez Mahecha, José Vicente; Nigel Hughes; Olga Nieto kaj Ana María Franco (2005) Paujiles, Pavones, Pavas & Guacharacas: 57. Bogotá: Conservación Internacional.

Eksteraj ligiloj redakti

  • AVIBASE[rompita ligilo] Priskribo kaj fotoj.