Grímnismál ("La diroj de Grímnir") estas unu el la poemoj mitologiaj de la Poezia Edda de Snorri Sturluson. Ĝi estis konservita en la manuskripto de la Codex Regius kaj en la fragmento AM 748 I 4to. Oni trakontas pere de Grímnir, unu el la multaj formoj kiujn adoptis la dio Odino, kiu (pro eraro) estis torturita de la reĝo Geirröd. Tio estis terura eraro ĉar Odino kaŭzis la morton de la reĝo.

La verkaĵo komenciĝas per longa prozaĵo priskribante la cirkonstancojn kiuj kondukas al la monologo de Grímnir, kiu enhavas 54 strofojn en poema verso. La lasta parto de la poemo ankaŭ proze, estas simpla priskribo pri la morto de Geirröd, la ascendo de sia filo, kaj la malapero de Odino. Tre probable la prozaĵo ne estis parto de la perbuŝaj originalaj versioj de Grímnismál.