Grünenbach

komunumo en Bavario, Germanio

Grünenbach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Lindau kaj en la distriktaro Ŝvabio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1574 loĝantojn. Krome la loĝloko apartenas al la historia regiono Algovio. La montoj de la Algoviaj Alpoj ĉie en Grünenbach imprese videblas ĉe la horizonto, kvankam la komunumo mem jam ne apartenas al la Alpoj, sed al antaŭalpa montetaro. De la komunuma limo al la limo kun Aŭstrio estas 15 kilometroj.

Grünenbach
Blazono
Grünenbach (Germanio)
Grünenbach (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Distriktaro Ŝvabio
Distrikto Distrikto Lindau
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Argental
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 08383
Poŝtkodo 88167
Aŭtomobila kodo LI
Oficiala Municipokodo 09776113
Politiko
Komunumestro Olaf Hoffmann
Partio de komunumestro Unabhängige Gemeinderäte
Adreso de la administrejo Ebratshofen 24
Demografio
Loĝantaro 1574 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 37′ N, 10° 1′ O (mapo)47.61666666666710.016666666667Koordinatoj: 47° 37′ N, 10° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 718 m
Areo 25,12 km²
Oficiala retejo http://www.gruenenbach.de
vdr

Eksteraj ligiloj redakti

 
la komunumoparto Ebratshofen en pitoreska vespera lumo
 
historia gastejo en la komunumoparto Schönau