Grýla estas figuro en la islanda mitologio. Originale ŝi estis gigantino kaj tiel ŝi estas nomita en rimversaroj de Snorra-Edda. Sed poste dumtempe ŝi en Islando ŝanĝiĝis en aĉan trolinon ligite al la Julo. Unue ŝi troviĝas ligita al Julo en la 17-a jarcento en Poemo de Grýla de la pastro Guðmundur Erlendsson (ĉ.1595–1670) en la bieno Fell en Sléttuhlíð. Kaj en islandaj popolrakontoj ŝi estas dirata patrino de la islandaj Julo-knaboj (islande: jólasveinar) kaj ŝia edzo, Leppalúði, kredeble ilia patro, sed antaŭ ol Grýla edziniĝis al Leppalúði ŝi havis multajn trolinfanojn kun aliaj gigantoj kiuj nomiĝis Boli (Virbovo) kaj Gustur (Blovego). Antaŭ Julo Grýla iras al la kamparo kaj tie klopodas trovi manĝaĵon, ĉefe malobeemajn infanojn en la bienoj, kiujn ŝi enmetas en sian sakegon kaj portas ilin en ĝi al sia groto en la montoj.

Grýla
giganto
Verko Edda
Informoj
Sekso ina
Specio gigantinotrolino
Loĝloko montara groto
Familio edzo Leppalúði,
idoj "julo-knaboj" kaj aliaj trolidoj
Infanoj Jólasveinar
vdr

Fontoj redakti

  • Íslenskar þulur og þjóðkvæði. Ólafur Davíðsson hefir safnað.  Hið íslenska bókmenntafélag, Kaupmannahöfn 1898–1903. (Islandaj rimversaroj kaj popolkantoj. Kolektitaj de Ólafur Davíðsson. La Islanda literatura asocio. Kopenhago 1898–1903).

Vidu ankaŭ redakti

  • Ogroj, mitaj gigantaj homvoruloj