Graĵdanskaja Oborona

Graĵdanskaja Oborona (Civila defendo) estas soveta kaj rusa rokmuzika grupo. Laŭstile tiu grupo ofte estas taksata kiel punka, tamen la lasta periodo de ĝia ekzistado pruvis ke tiam aperis multegaj psikedelaj sonkoloroj en la sonado. Fondinto de la grupo, senŝanĝa frontulo kaj sola konstata grupano estas Igor Letov, pli fama sub la nomo Jegor. La grupo estis fondita de Jegor Letov kaj Konstantin Rjabinov en Omsko je la 8-a de novembro de la jaro 1984.

Tiu grupo estas taksata kiel grupo, kiu fortege influis formiĝadon de tiel nomata ‘siberia subgrundo’ (ĝenro de la punkmuziko kun iuj psikedelaj elementoj, kiu aperis en Omsko, Novosibirsko kaj Tjumeno). Fameco de la grupo kaŭzis aperon de multegaj imitantoj kaj adeptoj ekstere de Siberio. Tiuj grupoj havis kotan garaĝan sonadon kaj agreseman depriman lirikon ĉefe de la socia kaj politika temaro.

La plej fama adepto de la stilo de Graĵdanskaja Oborona en ekssoveta spaco estas la kazaĥa grupo Adaptacija (Adaptacio). Tiu influo fare de Jegor Letov al la rusa punksceno estis tiel granda ke lia partianiĝo al Nacia Bolŝevika Partio kaŭzis la saman agon ĉe anoj de aliaj similstilaj grupoj (inkluzive tiun grupon Adaptacija).

Je fino de la 1990-aj jaroj Jegor Letov iom post iom entute disreviĝis pri politiko kaj post morto de iu grupadmiranto fare de naciismemaj razkapuloj asertis ke la totalistoj (ĉu maldekstruloj, ĉu dekstruloj de ĉiuj specoj) ne devas asocii sian propran ‘fetoregon’ al agado de la grupo. La politiko komencis esti ne plu valora por li.

Diskaro redakti

Studiaj albumoj redakti

1985 – Поганая молодёжь (Aĉega junularo)

1985 – Оптимизм (Optimismo)

1987 – Мышеловка (Muskaptilo)

1987 – Хорошо!! (Bone!!)

1987 – Тоталитаризм (Totalismo)

1987 – Некрофилия (Kadavremo)

1987 – Красный альбом (La ruĝa albumo)

1988 – Всё идёт по плану (Ĉio okazas laŭ plano)

1988 – Так закалялась сталь (Tiel oni hardis la ŝtalon)

1988 – Боевой стимул (Batala stimulo)

1989 – Тошнота (Naŭzo)

1989 – Песни радости и счастья (Ĝojaj kaj feliĉaj kantoj)

1989 – Война (Milito)

1989 – Здорово и вечно (Bonege kaj eterne)

1989 – Армагеддон-Попс (Armagedono-Fipopmuziko)

1989 – Русское поле экспериментов (La rusa eksperimenta agokampo)

1990 – Инструкция по выживанию (Instrukcio kiel travivi)

1997 – Солнцеворот (Solstico)

1997 – Невыносимая лёгкость бытия (Neelportebla facileco de la estado)

2002 – Звездопад (Meteorfluo)

2004 – Долгая счастливая жизнь (Longa feliĉa vivo)

2005 – Реанимация (Reanimado)

2005 – Лунный переворот (Luna reverso)

2005 – Сносная тяжесть небытия (Elportebla malfacileco de la malestado)

2007 – Зачем снятся сны? (Por kio la sonĝoj iĝas sonĝeblaj?)

Eksteraj ligiloj redakti