Grażyna DOBROŃ (naskiĝis la 8-an de februaro 1954 en Varsovio) – pola ĵurnalistino kaj redaktorino de Pola Radio, spertulino pri psikologia romano, veganino specialiĝanta pri bonfarto, laŭreatino de Grand Prix de Internacia Radi-Televida Universitato pro disaŭdigaĵo pri surardaĵa promeno.

Grażyna Dobroń
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1954 (1954-02-08) (70-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Laŭ edukiteco estas polistino kun specialiĝo pri romantikisma literaturo – psikologia romano.

Grażyna Dobroń komencis labori en Pola Radio ĉ. 1979 – dum preskaŭ unu jaro laboris en Studenta magazino en Programo Dua de Pola Radio. Poste transiris sub prizorgo de Andrzej Turski. Ŝi laboris ĉe Radiokuriero en Programo Unua. Post eksplodo de la milita stato en Pollando, en 1982 transiris al Programo Tria. Tie laboris kiel raportistino, ĉefe pri sociaj problemoj. Poste iĝis parlamenta raportistino, kie kun sukceso laboris dum pluraj jaroj. Ankoraŭ komence de la 90-aj jaroj troviĝis fronte de politikaj ĵurnalistinoj de la Programo Tria. En 1995 okazigis faman intervjuon, en kiu Aleksander Kwaśniewski – estanta tiam kandidato por la posteno de prezidanto de Pollandomensogis, ke posedas altan edukitecon. Eksplodis afero, tamen maldekstrularo gajnis baloton pro kio plua kariero de Grażyna Dobroń kiel ĵurnalistino okupiĝanta pri politiko ekstaris sub la demanda signo. Fine direktoro de la Trio Paweł Zegarłowicz post jaro kaj duono da penado sukcesis ŝin inklini okupiĝi pri sano, psikologio kaj persona evoluo. Ŝi interalie gvidis la disaŭdigaĵon Alvenas Dobroń al kuracisto kaj la noktan Dobronocka (Bonan nokteton) (ĝis la mezo de 2014). Plu prezentas la ciklon Instrukcio pri priservo de la homo.

Ŝi okupiĝas pri lekciado kaj psikologiaj laborkursoj, estas deklarita veganino.

Verkado redakti

En 2004 eldonejo Jacek Santorski & Co aperigis ŝian libron, titolitan Na okrągło zdrowym być. Wellness po polsku (​ISBN 83-88875-91-4 Ĉiam esti sana. Bonfarto pole). Septembre 2010 eldonejo Czarna Owca (Nigra ŝafino) (Jacek Santorski & Co sub la nova nomo), aperigis Instrukcja samo(obsługi) człowieka (ISBN 978-83-7554-203-5​ Instrukcio pri (mem)priservo de la homo).

Eksteraj ligiloj redakti

  • Dobrochna – mallonga raporto de Katarzyna Błaszczyk el 2015