En geologio, grabeno [1] estas depresio limigita de du paralelaj faŭltoj. Graben estas germana por fosotranĉeo. Germane, Graben estas uzita kaj singulare kaj plurale [2].

USGS-bildo.

Priskribo redakti

 
Infraruĝe akcentita satelita bildo de grabeno en Afar-Depresio ( Granda Rifto ).

Grabeno estas rezulto de malleviĝo de tereno produktante valon kun klara kruta deklivo je ĉiu flanko. Grabenoj ofte okazas flanko-ĉe-flanko kun horstoj. Horstaj kaj grabenaj strukturoj estas indikoj de streĉorezistaj fortoj kaj terkrusta streĉo. Grabeno estas produktita ekde paralelaj normalaj faŭltoj, kie la pendanta muro estas subenglitita kaj la piedmuro suprenglitita. La faŭltoj tipe subeniras al centro de la grabeno ekde ambaŭ flankoj. Horstoj estas paralelaj blokoj kiuj restas inter grabenoj; la limigantaj faŭltoj de horsto tipe subeniras ekde la centra linio de horsto. Unuopa aŭ multipla grabeno povas rezultigi riftan valon.

Unu el la plej profundaj grabenoj kun 1 000 metroj da subenglitado estas tiu de Unzen-Monto, vulkana masivo en suda Japanujo.

Duon-grabeno redakti

 
Nevark-Baseno, frua mezozoika duon-grabeno.

En multaj riftoj la grabenoj estas nesimetriaj, kun ĉefa faŭlto laŭlonge nur unu el la limoj, kaj tiuj estas sciataj kiel duon-grabenoj. La poluseco ( direkto de la glisado ) de la ĉefaj limigantaj faŭltoj tipe alternas laŭlonge de la longo de la rifto. La nesimetrio de duon-grabeno forte influas la kuntektonan surfondiĝon. Kompare malmulte da sedimento eniras en la duon-grabenon tra la ĉefa limiganta faŭlto, kauze de la efikoj de piedmura leviĝo sur la drenado-sistemoj. La escepto estas de iu ĉefa kompensado en la limiganta faŭlto, kie transdon-deklivo povas provizi per grava enirpunkto. Plimulto de la sedimento eniros en la duon-grabenon sube de la senfaŭlta pendant-mura flanko ( ekzemple Bajkalo-Lago[3] ).

Famaj grabenoj redakti

 
Rima Ariadaeus sur la Luno estas konsiderata grabeno. La manko de erozio sur la luno evidentigas la strukturon kun du paralelaj faŭltoj kaj la malevigitan blokon inter ili speciale klare.

Alia grabeno redakti

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p.402
  2. Schlumberger Oilfield Glossary. Arkivita el la originalo je 2012-05-31. Alirita 2012-04-26.
  3. Nelson,C.H., Karabanov,E.B., Colman,S. and Escutia,C. 1999, Tectonic and sediment supply control of deep rift lake turbidite systems: Lake Baikal, Rusujo. Geology, 27, 163–166

Bibliografio redakti

  • McKnight, Tom L; Hess, Darrel. (2000) “The Internal Processes: Graben”, Physical Geography: A Landscape Appreciation. Upper Saddle River, NJ: Prentice Hall, p. 417. ISBN 0-13-020263-0.