Grace Ogot (naskiĝinta la 15-an de majo 1930, mortinta la 18-an de marto 2015) estis kenja verkisto, flegisto, ĵurnalisto, politikisto kaj diplomato. Ŝi estas kun Charity Waciuma la unua anglalingva ina kenja verkisto kies verkoj eldoniĝis. Ŝi ankaŭ laboris por la Unuiĝintaj Nacioj kaj estis adjunkt-ministro.

Grace Ogot
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1930 (1930-05-15)
en Kisumu
Morto 18-an de marto 2015 (2015-03-18) (84-jaraĝa)
en Najrobia Hospitalo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kenjo vd
Alma mater Butere Girls High School vd
Familio
Edz(in)o Bethwell Allan Ogot vd
Profesio
Okupo flegisto • ĵurnalistopolitikistodiplomatoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr