Graduso

mezurunuo de angulo

La graduso (mallongigo: gr) ankaŭ nomita gono (simbolo: gon, el la greka gônia = "angulo") estas angula mezurunuo egala al π / 200 radiano, al centono de orto, aŭ al 0,9 grado. Alimaniere priskribi estas ke la divido de la cirklo en 400 gradusoj, tiel ke en ĉiu rekta angulo estas 100 anguloj de gradusoj.

angula mezurilo, kiu dividas la cirklon en 400 gradusoj

La graduso estas la konsekvenco el la invento de la metro, ĉar la metro estas la 40.000.000-ono de la ter-ĉirkaŭo, kiam oni onigas tiun ĉirkaŭon per 400 gr, 1 km egalas al 1/100 da graduso.

Pro tio, oni malbone komprenas ke oni ankoraŭ uzas la gradon en la aviadila kaj marveturada medioj kie la mezurunuoj estas la mar-mejlo (naŭta mejlo = 1854 metroj) kaj la deksesonaj unuoj.

La avantaĝo de ĉi tiu unuo estas la facileco kalkuli simplajn kalkulojn. Tiel, ekzemple, se mi turniĝis laŭ angulo de 117 gradoj, dekstrume ek de la nordo, oni povas facile kompreni, ke mia vizaĝo turniĝas laŭ angulo de 17 gradoj sub la oriento. Ĉi tiu divido de la cirklo originis de Francio, kaj estas parto de la metra sistemo. Tamen ĉi tiu divido ne estis universale akceptita, kaj praktikas nur en iuj specialaj branĉoj kiel mezuroj, aŭ artilerio kaj en iuj lokoj, precipe en lokoj, kiuj estis sub franca kontrolo. En la 80-aj kaj 90-aj jaroj plej multaj sciencaj poŝkomputiloj inkluzivis eblon por kalkuloj en gradusoj. Pli postaj modeloj ne inkluzivis ĉi tiun opcion kaj permesas kalkulojn nur en gradoj da radianoj.

Nomo en Esperanto redakti

Laŭ iuj, "graduso" en Esperanto ne nur estas mezurunuo por anguloj, sed ankaŭ por temperaturo, intenseco de tertremoj, vento-intenseco, kaj tiel plu. Laŭ la Plena Ilustrita Vortaro kaj PIV2, tamen, graduso estas nur mezurunuo por anguloj, egala al centono de orto. Ĉar orto egalas al 90 gradoj, unu graduso egalas al 0,9 gradoj.

En la rusa grado nomiĝas "градус" [GRAdus], kaj graduso nomiĝas "град" [grad].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti