Grafitminejo en Český Krumlov

Grafitminejo en Český Krumlov troviĝas en okcidenta rando de urbo Český Krumlov (prononcu Ĉeski Krumlov = Ĉeĥa Krumlov), en valdeklivo de rojo Polečnice (prononcu Poleĉnice).

La grafit-trovejoj en suda Bohemio estas ligataj al metamorfozaj mineraloj de ĉeĥkrumlova zono de la tn. bunta grupo de geologia unuo de moldanubiko. Grafito ĉi tie estiĝis verŝajne per interŝanĝo de krudnafto, estiĝinta antaŭ centoj da milionoj da jaroj per interŝanĝo de organika materialo, precipe de mar-algoj.

Administracio de la minejo ebligas al vizitontoj trarigardon de galeria horizonto de la minejo en vizitrondo kun longeco preskaŭ 1800 m, kiun ili efektivigos parte per minejtrajneto (proksimume 1 km), reston piede. Dum tiu ĉi vizito ili interkonatiĝos kun geologiaj interrilatoj de la grafit-trovejo, kun metodoj de ties minado, kun mineja ministtekniko kaj transporto.

Minejo Český Krumlov komune kun minejo Lazec minis trovejon, verkontrolita per esploro, farita ekde la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento en masivo de Viŝenaj montetoj. Ili estis la lastaj el multe da minejoj en ĉirkaŭaĵo de Český Krumlov. La minitan grafitercon oni rafinadis en flotiga rafinejo en Netolice. En la j. 2003 la minado pro financaj kaŭzoj finiĝis. Antaŭ longe ĉi tie malaperis minado en multaj minejoj (ekz. Tereza, Barbora, Arnošt, Anna ka.). Sed kilometroj de iliaj koridoroj ĝis hodiaŭ kondukas tra deklivoj ĉe rivero Vultavo en Český Krumlov kaj ties ĉirkaŭaĵo.

Vidu ankaŭ redakti