La graflando Wexford (irlande Contae Loch Garman) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando. Tiu ĉemara graflando troviĝas je la sudorienta pinto de la insulo. Ĝi etendiĝas sur 2 352 km², kaj ĝia plejaltaĵo estas la monto Leinster (795 m).

Graflando Wexford
Graflando
FlagoBlazono
graflando de Irlando [+]

LandoIrlando

ĈefurboWexford
- koordinatoj53° N, 7° U (mapo)52.5-6.6666666666667Koordinatoj: 53° N, 7° U (mapo)
Areo2 365 km² (236 500 ha) [+]

Loĝantaro145 273 [+] (2011)
Denseco61,43 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC±00:00 [+]
ISO 3166-2IE-WX

Graflando Wexford (Tero)
Graflando Wexford (Tero)

Graflando Wexford (Irlando)
Graflando Wexford (Irlando)
DEC
Graflando Wexford
Graflando Wexford

Map
Graflando Wexford

Vikimedia Komunejo:  County Wexford [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La nomo de la graflando devenas de ĝia plej granda urbo, Wexford, kiu estis fondita de la Vikingoj. Wexford fariĝis grava centro de la angla koloniigo dum Mezepoko : oni tie parolis malnovan anglan dialekton, nomitan "Yola", ĝis la fino de la 19-a jarcento. La nordo de la graflando, tute male, longe restis kontrolita de la gaela klano de MacMurrough Kavanagh.

Historio redakti

La graflando Wexford estis unu el la plej firmaj subtenintoj de la irlanda kunfederacio, kiu nedaŭre regis la insulon dum la 1640-aj jaroj : pirata ŝiparo tiam uzis Wexford kiel bazon. La urbo estis do sekve detruita far la militistoj de Oliver Cromwell.

La graflando ankaŭ spertis intensajn batalojn okaze de la rebelio de 1798. Du gravaj bataloj okazis en Enniscorthy kaj Boolavogue. El la dua oni faris faman baladon.

Je la 1970-aj jaroj, la registaro provis starigi nuklean centralon ĉe la pinto de Carnsore (Carnsore point), sed devis rezigni la projekton pro masivaj protestoj. Ekde tiam, la loko fariĝis aŭtenta pilgrimejo por irlandaj antinukleuloj.

Ekonomio redakti

La ekonomio de la graflando koncentriĝas sur agrikulturo kaj maraj transportiloj. Rosslare estas la ĉefa haveno de la regiono : tie oni enŝipigas kargon kaj pasaĝerojn direkte al (Fishguard kaj Pembroke) kaj Francio (Cherbourg kaj Roscoff).

Urboj redakti

 
La Monto Sliabh Buí, Graflando Wexford

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti