Graflando de Tuluzo

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tuluzo (apartigo).

La graflando de Tuluzo estis graflando en la sudo de Francio, kies titolulo estis unu el ĝiaj laikaj prapajroj.

Graflando de Tuluzo
Plena origina nomo:
Comté de Toulouse
7781271

graflando
Geografio
Le graflando de Toulouse en 1154
Le graflando de Toulouse en 1154
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
graflando
Antaŭaj ŝtatoj:
reĝa bienaro reĝa bienaro
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Akvitanio [[Reĝlando Akvitanio]]
Elstaraj historiaj eventoj
778 Kreo fare de Karolo la Granda
849 La graflando fariĝis hereda.
1065 La grafo Rajmondo la 4-a de Saint Gilles heredis Ruergon kaj plejaltigis la povon de la graflando
1177 Rajmondo la 5-a sendis leteron al la abatejo de Cîteaux, informante pri la progreso de la albigensoj.
1208 La legato Petro de Castelnau estis murdita, kaŭzante la krucmiliton kontraŭ albigensismo
1218 Simono la 4-a (Montfort) estis mortigita okaze de la sieĝo de Tuluzo
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Historio redakti

La graflando de Tuluzo estis kreita en 778 de Karolo la Granda, post la malvenko de Roncesvalo, por kunordigi la defendon kaj batalon kontraŭ la vaskonoj kaj integrita en la reĝlando Akvitanio, kiu estis kreita tri jarojn poste. La reĝlando Akvitanio disfaliĝis ekde 850. La povocentro de Akvitanio moviĝis al Poitiers kaj la grafoj de Ruergo, kiuj posedis ankaŭ Tuluzon, herede transiĝis.

Rajmondo de Saint-Gilles sukcesis krei potencan princlandon, kiun li donis al sia filo Bertrando, kiam li deiris por krucmiliti.

Bertrand, poste lia frato Alphonso Jourdain devis batali kontraŭ la duko de Akvitanio, kiu plurfoje konkeris Tuluzon, sed ĉiam devis foriri pro ribeloj de la loĝantaro. Poste la grafoj de Tuluzo luktis kontraŭ la grafoj de Barcelono, kiuj provis kreskigi sian influon en Langvedoko kaj en Provenco. La paco fine estiĝis en la dua duono de la 12-a jarcento.

En tiu epoko, nova religio, la katarismo, etendiĝas en la graflando. La grafo Rajmondo la 5-a petis helpon de cistercio por batali kontraŭĝi, sed komence de la 13-a jarcento, la adopto de la herezo estis tia ke Rajmondo la 6-a ne plu povas batali kontraŭ ĝi sen malfavorigi al si grandan parton de sia loĝantaro. La murdo de la papa legato Petro de Castelnau estigis la krucmiliton kontraŭ albigensismo, kiu finiĝis per la aneksado[1] de la graflando de Tuluzo fare de la reĝo de Francio en 1271.

La kortego redakti

Grafa familio redakti

Grafo redakti

Edzino redakti

La edzino de la grafo ne havas la titolon grafino, escepte de Johana de Anglio.

Filoj redakti

Ekde la 9-a jarcento, la grafoj iom post iom ĉesigis la kutimon partigi la bienojn inter filoj profite al unika heredo de la plej aĝa filo por garantii la stabilecon de la graflando. LI fariĝis pli kaj pli grava en la plenumo de la povo. Alphonse Jourdain asociis sian filon, la estontan Rajmondo la 5-a, en a tuto de la gravaj politikaj decidoj[2], kia la fondo de Montauban.

Nobelaro redakti

Grandaj vasaloj redakti

La grandaj vasaloj de la graflando komencis aperi en la kortego de Tuluzo sub Rajmondo la 6-a.

Baronoj redakti

Ili estis ofte komisiitaj pri la edukado de la heredanto[3].

Senjoroj redakti

La milita nobelaro posedis la kastelojn kaj la grafo arigis la plej bonajn el sia bienaro ĉirkaŭ si. Ili akompanis la grafojn en la militaj ekspedicioj[4].

Klerikoj redakti

Ili plej ofte estis for de la kortego de Tuluzo[5].

Feŭdoj redakti

Dum la ekzisto de la graflando de Tuluzo, la limoj senĉese moviĝis laŭ la politikaj intrigoj ĉirkaŭ la grafo.

Ekde Rajmondo la 4-a, la grafo de Tuluzo havis la titolon grafo de Ruergo, kvankam li ne regis la tuton de la graflando, kiun li partigis kun la tute sendependa grafo de Rodez. La tuluzaj grafoj regis la malsupran valon de la rivero Aveyron kaj de Viaur.

Ekde Rajmondo la 5-a, la grafoj reregis iujn vicgraflandojn pro timo esti tenajle ĉirkaŭata de la reĝo de Aragono.

Subdividoj kaj influoj redakti

La ĉefaj feŭdoj de la graflando de Tuluzo sub Rajmondo la 4-a de Tuluzo

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Le Roy Ladurie (Emmanuel), Histoire de France des régions, eld. "Seuil", 2001, 284-a paĝo.
  2. Les Comtes de Toulouse et leur entourage, paĝo64
  3. Les Comtes de Toulouse et leur entourage, paĝo103
  4. Les Comtes de Toulouse et leur entourage, paĝo107
  5. Les Comtes de Toulouse et leur entourage, paĝo100