Granadilla (Cáceres)

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Tiu artikolo temas pri abandonita vilaĝo; pri aliaj uzoj de la vorto vidu apartigilan artikolon Granadilla.

Granadilla
forlasita vilaĝo • Historical Emsemble (Spain) • loĝloko
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Komarko Tierras de Granadilla
Poŝtkodo 10710
Politiko
Urbestro jam ne estas (junuloj elektas ĝin ĉiusemajne)
Demografio
Loĝantaro 0  (aŭ 100 depende)
Geografio
Geografia situo 40° 16′ N, 6° 6′ U (mapo)40.268192-6.106507Koordinatoj: 40° 16′ N, 6° 6′ U (mapo) [+]
Alto 436 m [+]
Granadilla (Ekstremaduro)
Granadilla (Ekstremaduro)
DEC
Granadilla
Granadilla
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Granadilla (Hispanio)
Granadilla (Hispanio)
DEC
Granadilla
Granadilla
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Granadilla, Cáceres [+]
vdr
Stratoj de Granadilla.

Granadilla [granaDIja] (Granateto) estis municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Nun estas inkluita en la municipo de Zarza de Granadilla.

Ĝi estis senloĝigita meze de la 20a jarcento sekve de la deklaro de inundebla areo pro la konstruo de la Akvobaraĵo de José María Gabriel y Galán. Tamen la akvoj neniam inundis la vilaĝon sed nur la ŝoseojn kaj la kultivejojn. En 1980 la vilaĝo estis deklarita Historia-Arta Komplekso kaj post kvar jaroj en 1984 ĝi estis elektita por funkciado en la Projekto de Rekuperado de Abandonitaj Vilaĝoj, kiu celas portadi mezlernejanojn al tradiciaj lokoj por lernigi metiojn dum unu semajno.

Loĝantoj redakti

 
Strato de Granadilla survoje al kastelo.

La loĝantoj nomiĝis granadillanos. Ne estas jam censata populacio kaj la iama loĝantaro nuntempe loĝas en apudaj vilaĝoj, Plasencia, Eŭskio ktp. Nune funkcias projekto por mezlernejanoj kiuj por unu semajno povas loĝis en la vilaĝo, laboreti kaj lerni tradiciajn metiojn. Tio signifas ke dum laborsemajnoj "loĝas" en la vilaĝo ĉirkaŭ 75 lernantoj krom laboras el dek al dudek laboristoj.

Situo redakti

Granadilla estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierras de Granadilla, kies ĉefurbo ĝi iam estis, je altitudo de 436 m; je 123 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 183 km de Mérida, la regiona ĉefurbo.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado iam, ĉefe olivarbaroj. Nun oni faras samajn metiojn kiel instruado.

Historio kaj abandono redakti

Granadilla estis grava loko defenda de la nordo de la regiono. Estas Kastelo de la Dukoj de Alba. Estis mezepoke grava juda kvartalo, kies stratoj ankoraŭ rekoneblas.

Pro la inundo de la ŝoseoj kaj de la kultivejoj la loĝantoj abandonis la vilaĝon unue laŭvole kaj poste devige. La teritorio de la vilaĝo estis dividita en 1965 inter la limaj municipoj de Mohedas kaj Zarza de Granadilla, kaj la ĉefurbeco de la jurisdikcia teritorio pasis al Hervás.

Refunkciado redakti

 
Memortabulo pri rekonstruado.

La refunkciado kaj reakiro de Granadilla komenciĝis de la jaro 1986, kiam estis restaŭrita urĝe la kastelo pro sia bedaŭrinda difektiĝo pro la pluvoj. Ĉar ne estis tegmento la internaj muroj de granito komencis dissolviĝi danĝere, fenomeno kiu hodiaŭ povas ankoraŭ observiĝi per fingrotuŝo. Kvankam estetike ne estas tre kvalita, la rekonstruado de ĉi tiu kastelo utilis por bremsi ĝian progresan ruinon, krom utili kiel bonega gvatejo de kie oni povas observi la tutan vilaĝon kaj ampleksan panoramon al arbaroj kaj diglago kun belegaj sunsubiroj.

La vera iniciatinto de la miraklo de Granadilla estis la arkitekto Antonio Espejel, komisiita de ĝia reakiro kaj refunkciado post la interkonsento prenita de la ministerioj de Publikaj Vorkoj kaj Urboplanismo, Eduko kaj Scienco, kaj de Agrikulturo pere de Instituto ICONA. La plato de azuleĥoj, kies foto prezentiĝas supre, estis metita sur la ĉefa fasado de la malnova urbodomo, hodiaŭ igita Muzeo de Granadilla.

Multaj studentoj prezentiĝas ĉiun jaron helpi reuzi la vilaĝon. Danke al ili kaj al multaj pliaj personoj la vilaĝo reaperas iom post iom, kvankam ankoraŭ restas multe por la fino de tiuj taskoj de refunkciado. Dum la okazigo de la Festo de Forpasintoj (1a kaj 2a de novembro) multaj granadillanos daŭre rendevuaas en la vilaĝo kaj je la finoj de la 20a jarcento malfermiĝas akra polemiko inter la partianoj ke la vilaĝo sekvu kiel ĝi estas (uzo fare de studentoj) aŭ ke malfermiĝu eblojn ke iamaj proprietuloj rekuperu siajn proprietojn.

Bildoj redakti

 
Panoramo de Granadilla.