Grancy

komunumo de Svislando

Grancy estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 396 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Grancy
Blazono de Grancy
Blazono de Grancy
Blazono de Grancy
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 35′ 31″ N 6° 27′ 55″ O / 46.59194 °N, 6.46528 °O / 46.59194; 6.46528 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 31″ N 6° 27′ 55″ O / 46.59194 °N, 6.46528 °O / 46.59194; 6.46528 (mapo)
Areo 5,69 km²
Alteco 581 m super marnivelo
Poŝtkodo 1117
Komunumkodo 5485
Mapo de Grancy
Mapo de Grancy
Situa mapo de Grancy
vdr

Geografio redakti

La komunumo Grancy situas en la Vaŭda Mezlando, proksimume 10 kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Morges. La nordokicdentan komunumlimon formas la rivero Veyron, alfluanto de Venoge. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 614 m s.m. sur la Monto Pelloux. La komunumo konsistas el la vilaĝo Grancy kaj la setlejoj Le Censury kaj Les Pâles, kaj la parto de la vilaĝo Saint-Denis, kiu situas sude de la rivero Veyron.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,69 km², de kiuj 24,8% estas kovritaj de arbaro, 68,5% servas por agrikulturo kaj 4,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Grancy limas en nordo al La Chaux, en oriento al Senarclens, en sudoriento al Vuillerens, en sudokcidento al Cottens, en okcidento al Pampigny, kaj en nordokcidento al Chavannes-le-Veyron.

Trafiko redakti

Tra Grancy pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Cossonay al Aubonne. Konekta vojo kondukas al Chavannes-le-Veyron. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 7 kilometrojn okicdentsudokcidente de la komunumo apud Villars-Sainte-Croix. Pere de poŝtaŭtolinio de Morges tra Cottens al Cossonay la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Grancy datiĝas el la jaro 1141 kiel Granci. Tra la komunuma teritorio dum la romia epoko kondukis armea vojo de Yverdon al Aubonne. Apud la vojo estis malkovrita restaĵoj de signifa vilao. Dum mezepoko Grancy estis dividita inter diversaj feŭdoj, kiuj inter aliaj apartenis al la familio de Senerclens. En la jaro 1536 Grancy estis atribuita al la Paroĥo Vullierens, sed en la jaro 1570 ĝi fariĝis memstara paroĥo. Sub la berna regado ĝi apartenis al la Voktejo Morges, el kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis la Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti