Grand-basena arbustara stepo

La grand-basena arbustara stepo estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de la regiono de Granda Baseno en multo de Nevado, orienta kaj nordorienta Kalifornio oriente de la pluvombro de Sierra Nevada kaj Kaskada Montaro, kaj en partoj de Idaho kaj Utaho.

Grand-basena arbustara stepo
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • One Earth Ecoregion [+]

LandoUsono
Federaciaj ŝtatojNevado, Utaho, Idaho, Oregono

Areo301 270 km² (30 127 000 ha) [+]

Birdospecioj204
Mamulospecioj105

Grand-basena arbustara stepo (Tero)
Grand-basena arbustara stepo (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr

Priskribo redakti

La ekoregiono kovras 335 900 kvadratajn kilometrojn [1].

Granda Baseno konsistas el nombro da montaroj kaj da iliaj interaj valoj. Estas proksimume 100 da intere drenitaj akvokolektaj areoj en la ekoregiono. La baseno estas limigita oriente de Kolorado-altebenaĵo kaj centa Roka Montaro, norde de Kolumbia Altebenaĵo, kaj okcidente de Kaskada Montaro-Sierra Nevada. La suda limo ĝenerale estas metita je la konfluo de Kolorado-Rivero drenado kaj Mojave-Dezerto de suda Kalifornio kaj ekstrem-suda Nevado.

Flaŭro redakti

 
Artemiziaroj kaj sovaĝiĝitaj ĉevaloj en Tule-Valo, Utaho.

La superreganta vegetaĵaro inkludas speciojn el la malvarmaj-mezvarmaj klimatoj kiel Artemisia, Atriplex, kaj Ceratoides lanata (kariofilaloj). Tiuj arbusto-specioj estas tre branĉecaj, neŝose–regenereblaj, aromaj duon-arbedoj kun malmola ligno kaj ĉiamverdaj folioj. Granda Baseno ankaŭ entenas speciojn kun evoluismaj ligiloj al pli varmaj klimatoj, kiel Chrysothamnus) (asteracoj), Coleogyne (rozacoj), Grayia (amarantacoj) kaj Tetradymia (asteracoj). La regiono, tamen, laŭnombre enhavas malmulte da kaktoj, kaj individue kaj specie, kaj ankaŭ malĉeestas karakterizaj dezertaj plantoj laŭlonge de la duarangaj akvovojoj.

La artemiziaroj ofte estas konsiderataj stepon aŭ arbustaran stepon kaŭze de la rolo de gresoj, kaj en partoj de Granda Baseno gresoj estas gravaj subvegetaĵaraj elementoj en arbustar-stepaj komunumoj. En la sudo de la ekoregiono, tamen, la artemiziaroj povas ekzisti sengrese, eĉ ĉe malĉeesto de paŝtado. La kvazaŭa malĉeesto de gresoj estas imputebla al ĉefe vintra precipitaĵo.

Paŝtado kaj fajro estas la du plej gravaj fortoj en la artemiziaroj de Granda Baseno. Nek la brutaro nek la indiĝenaj herbovoruloj manĝas artemizion, rezultante en redukton de pli manĝeblaj gresoj kaj aliaj herboj. La indiĝenaj unujaraj plantoj suferas pro troa paŝtado, kaj ekde proksimume 1990 la enmetitaj unujaraj plantoj estiĝis okulfrapaj tra la regiono. Tiuj unujaraj plantoj, kiel tegmentbromuso (Bromus tectorum) kaj Kali paulsenii (amarantacoj), estas estintaj gravaj por haltigi la sukcesion en multaj areoj. La facile bruligebla tektonbromuso ankaŭ ege pligrandiĝas la frekvencon de fajro. Post incendio, perŝose reproduktantaj specioj de tiaj genroj kiaj Chrysothamnus, Tetradymnia, kaj Gutierrezia povas transpreni la rolon de la ne-vegetative reproduktanta artemizio. La aliaj dominantaj plantokomunumoj en Granda Baseno estas Atriplex confertifolia kaj Coleogyne ramosissima. A. confertifolia estas grand-areala specio, sed ĝi estas trovebla nur ene de kaj apud Granda Baseno. C. ramosissima primare troviĝas en suda Nevado, sudorienta Kalifornio, nord-centra Arizono, kaj sudorienta Utaho.

Faŭno redakti

La ekoregiono gastigas 204 da birdospecioj kaj 105 da mamulospecioj [2].

Minacoj redakti

Paŝtado de brutaro konstituas la plej gravan minacon kaj kreas eblecojn por invado de enmetitaj specioj. La ekspansio de urboj kiel Sallaga Urbo kaj Provo (Utaho) ankaŭ povas konduki al plia disvolviĝo kaj konvertado de la vivejo. Invadaj specioj kaj fajroj estas degradintaj la biotopojn de Granda Baseno, dum ĉasado minacas la populaciojn de felo-havantaj mamuloj.

Referencoj redakti

  1. angle WWF 2001 : Great Basin shrub steppe
  2. angle Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2012-09-12.

Vidu ankaŭ redakti


Nearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj
NA1301 Kaliforni-duoninsula Dezerto   Meksiko
NA1302 Centra-meksika kserofitaro   Meksiko
NA1303 Ĉiuaŭa Dezerto   Meksiko,   Usono
NA1305 Grand-basena arbustara stepo   Usono
NA 1307 Centra-meksikaltebenaĵa kserofitaro   Meksiko
NA1308 Mojave-Dezerto   Usono
PA1310 Sonora-Dezerto   Meksiko,   Usono

Eksteraj ligiloj redakti