Grand Theft Auto: Chinatown Wars

Grand Theft Auto: Chinatown Wars estas videoludo por Nintendo DS, Psp kaj iPhone. Ĝi estis kreita de Rockstar Leeds, kunlaborante kun Rockstar North; ĝia eŭropa eldono por DS okazis la 20-an de marto 2009, tiu por PlayStation Portable la 23-an de oktobro de la sama jaro, dum tiu por iPhone la 17-an de januaro 2010.

Grand Theft Auto: Chinatown Wars

Disvolvo Rockstar Leeds
Eldoninto Rockstar Games
Distribuo Take-Two Interactive
Serio Grand Theft Auto
Platformo Nintendo DS
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero unuludanta videoludo
Regilo tuŝekrano
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Ĝi estas lokita en moderna Liberty City kaj la intrigo koncentriĝas sur la krimkartelo de la Triado [1]. Ĝi havas novan grafikan motoron, pli da rekonstruoj kaj uzas la teknologion touchscreen kun la konekto Wi-Fi Nintendo.

Temo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Huang Lee, ano de la Triado, alvenas al Liberty City por eltrovi tiun, kiu mortigis lian patron kaj por restarigi la honoron de sia familio, transdonante la spadon "Yu Jian" al la estro de la Triado. Malfortune, je l’momento de la transdono, Huang iĝas viktimo de embusko fare de mafia bando kaj estas frapita de kuglo je la frunto. Perdinte la spadon, Huang troviĝas en l’aŭto de la murdintoj kaj klopodas fuĝi ŝajnigante sin mortinta, sed la malamikoj ne haltas por forlasi lin ie, sed ĵetas la aŭtomobilon en la maron. La knabo enrompas la spegulvitrojn de l’aŭto kaj, alveninte naĝe al la bordo, atingas sian onklon Wu "Kenny" Lee, anon kandidatigitan por iĝi la nova estro de la Triado, kiu provizas al li loĝejon kaj lin helpos retrovi la ŝtelitan spadon. Laborante por la pluraj mafiaj estroj, Huang ekkonas misteran fidenunciston, kiu kaŭzas la areston de la plejparto de la anoj de la Triado. Post aliaj komisioj, li estas nejuste kulpigita de la estro de la Triado Hsin Jaoming esti la fidenuncisto kaj riskas la vivon. Fortune lia onklo Kenny sukcesas savi lin de la morto. Huang ne deklaras sin venkita kaj per la helpo de Wade Henston, federala policisto, sukcesas malkaŝi la veron, kaŝe spionante renkontiĝon de la Triado en la sensaliga instalaĵo de la urbo. La fidenuncisto, la mistera murdisto de lia patro kaj la faranto de la embusko en la flughaveno estas la sama persono, Kenny, iĝinta intertempe la nova estro de la Triado. Eltrovite, Kenny forfuĝas el la instalaĵo, postkurita de Huang kaj Henston. Kenny kuras ĉe Hsin Jaoming-on kaj akuzas lin esti perfidulo, ĉar li devigis lin mortigi lian fraton kaj transdoni la spadon. En la apartamenton enrompas Huang kaj li diras al sia onklo, ke li ĵuris sur la tombo de l’patro trovi la murdinton kaj venĝi. Kenny perdas la sinregon kaj, per la spado "Yu Jian", vundas Hsin-on kaj poste klopodas mortigi ankaŭ la nevon. Sed Huang sukcesas mortigi lin antaŭ ol li sin ĵetas sur li. Ekzakte tiumomente Henston intervenigas siajn ulojn, kiuj tujtuje arestas Hsin Jaoming-on. La federalaj klopodas aresti ankaŭ Huang-on, sed Henston sukcesas protekti lin. Huang finfine elfaris sian venĝon kaj estas preta por iĝi la nova estro de la Triado. Tamen li sentas sin, kvazaŭ li estus venkita.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Roluloj redakti

Kronologio de la serio
Grand Theft Auto

Erao GTA 1

1961London, 1961
1969London, 1969
1997Grand Theft Auto


Erao GTA 2

2013Grand Theft Auto 2


Erao GTA 3

1984Vice City Stories
1986Vice City
1992San Andreas
1998Liberty City Stories
2000Advance
2001Grand Theft Auto 3


Erao GTA 4

2008Grand Theft Auto 4
(The Lost and Damned,
The Ballad of Gay Tony)

2009Chinatown Wars

  • Huang Lee

La rolulo de la ludo, 25-jaraĝa knabo kreskinta en la lukso en Hong Kong, alvenas al Liberty City post la morto de l’patro kaj baldaŭ sukcesas konformiĝi al la krima mondo, ekspluatante sian kapablon trakti kun ĉiaj sociaj klasoj. Atakite post sia alveno en Liberty City, li komencas labori por la onklo Kenny, baldaŭ ekkontaktante la aliajn frakciojn de la Triado kaj eĉ la aliajn krimajn familiojn de Liberty City. Sed lia vivo ne estos simpla: li estos plurfoje akuzita pri perfido, ĉefe de la estro de la Triado, Hsin Jaoming, sed fine li sukcesos ekestri la Triadon.

  • Wu Lee

La onklo de Huang estas 48-jaraĝulo kreskinta kiel la nevo en Ĉinio kaj transloĝiĝis al Liberty City, kie li posedas restoracion en la kvartalo de Dukes. Li estas kromnomata Kenny kaj estas konsiderata unu el la tri kandidatoj por postsekvi Hsin Jaoming-on en la estrado de la Triado. Karakterizite de ekstrema sobreco, li taskos Huang-on batali kontraŭ la Spanish Lords.

  • Hsin Jaoming

Li estas 73-jaraĝa estro de la Triado, kiu post multaj estradaj jaroj decidis sin retiri kaj pro tio ĉiuj triadoj trepidas por koni ĝian sekvanton. Koninte Huang-on, li multe ekspluatos lin por siaj laboroj, kvankam li akuzos lin plurfoje pri perfido. Li ŝajnas esti decida ne elekti la filon Chan-on sia sekvanto, kvankam tiu estas konsiderata unu el la tri kandidatoj por lia heredo.

  • Chan Jaoming

La 40-jaraĝa filo de l’estro de la Triado, Hsin Jaoming, vivas en la lukso kaj en la malŝparo kaj estas certa postsekvi la patron en la estrado de la Triado. Malkapabla laŭ ĉia vidpunkto, li estos plurfoje savita de Huang, sinmetinte en malfeliĉaĵojn.

  • Zhou Ming

Li estas la tria kandidato por la heredo de Hsin interne de la Triado. Li kondutas (malkiel Kenny kaj Chan) ne kiel subulo sed kiel vera rivalo de Hsin. Kiel antaŭe dirita, la misioj, kiujn Zhou konfidos al Huang, estos ĉiam por personaj aferoj kaj ne por aferoj de Hsin.

  • Wade Heston

Li estas policisto eksenŝoviĝinta inter la debitantoj de Bohan. Li kontaktiĝis kun la mondo de l’drogo, je kiu li iĝis dependa. Li estas amanto de l’kino kaj estos ofte savita de Huang, kvankam je la fino li havos decidan rolon pri la eskalado al la povo de la knabo.

  • Rudy D'Avanzo

Li estas mafiano de nekonata mafia familio. Li estas duoblaludisto, je kiu Huang estos devigita fidi per stranga malvirto: li amas sin vesti per virinaj vestaĵoj.

  • Lester Leroc

Li estas konata kiel Lee King kaj estas privata detektivo engaĝita de la Triado por enketi pri la Angels of Death. Li konfidos al Huang ĉiujn taskojn, kiujn li ne kapablos plenumi, tial ke li estas kompleta senkapablulo.

  • Ling Shan

Ŝi estas knabino, kiu laboras por Kenny, kiu mortos murdite de grupo de Spanish Lords, malmulte post kiam ŝi ekkonis Huang-on, sed al kiu Huang freneze enamiĝos.

Karakterizoj redakti

Ĝi estas la kvara epizodo de la serio Grand Theft Auto por la konzolo Nintendo, la unua estis Grand Theft Auto por Gameboy Color, la dua Grand Theft Auto 2 por Gameboy Color kaj la tria Grand Theft Auto Advance en 2004 por Game Boy Advance. La ludo uzas la teknologion cel-shading 3D kun supra vidaĵo kaj ĉeestas la klasika misia strukturo de la serio, kun aldone kelkaj ludetoj, kiuj provizas ludosperton paralelan al la ĉefa. La ludmaniero dividiĝas inter la klavoj de la konzolo kaj la touch-screen. En la supra ekrano estas la ludo, dume en la malsupra ekrano estas la GPS kun la HUD de la armiloj kaj de la vivo. La ludanto estas ankaŭ dotita per PDA, per kiu oni povos ricevi retmesaĝojn de la pluraj roluloj de la ludo kaj aĉeti armilojn.

Ludetoj redakti

Defilibracio

En tiu ĉi ludeto, kiu disvolviĝas dum la duagradaj parakuracistaj misioj, oni devas savi la vivon de la defilibraciaj personoj frapante ilian koron per la DS.

Tatuisto

Oni devas paŭsi per la grifelo desegnon sur iu korpoparto de la klientoj. Ĝi povas esti uzita por gajni monon ene de la ludo.

Atako al la furgonoj de Ammu-Nation

Ene de Liberty City ĉirkaŭvagadas furgonoj de Amm-Nation, kiu transportas armilojn. Nia tasko estas ilin ŝteli kaj, portinte ilin en izolitan lokon, malfermi ilin per oksihidra flamo kaj prirabi la ŝarĝon.

Debitantoj

En la nova Liberty City ĉeestas 80 debitantoj. La misio estas trovi ĉiujn ilin kaj trakti kun ili, aĉetante drogon aŭ revendante ĝin. Ĉi-maniere eblas gajni monon.

Skrapu kaj venku

Disŝutite en la urbo, estas 36 vendejoj, kiuj oferas la eblon skrapi loteriajn biletojn konatajn kiel "Skrapu kaj venku". Ĉi-maniere eblas obteni armilojn, monon, vivon, kontraŭkulgajn jakojn kaj eĉ unikan rifuĝejon.

Rubujoj

En la urba teritorio kaŝiĝas verdaj kaj ruĝaj rubujoj. La ruĝaj rubujoj kaŝas armilojn, dume la verdaj unikajn plusojn, kiel: fiŝkapojn, uzitajn kondomojn kaj iafoje monon. Por trovi la objektojn, la ludanto devas forŝovi la sakojn.

Armiloj redakti

Manarmiloj
  • Nudaj Manoj
  • Bazopilka Klabo
  • Polica Klabeto
  • Motorsegilo
  • Spado
  • Teaser
Fusiloj
  • Pumpilfusilo
  • Dutuba pafilo
  • Ataka fusilo AK-47
  • Ataka fusilo M4
  • Precizecfusilo (nur en 2 misioj kaj en la pafejo)
Pistoloj
  • Glock 17
  • Duobla Glock 17
  • Revolvero
Mitraloj
  • Mini-SMG
  • SMG
Pezaj Armiloj
  • Flamĵetilo
  • RPG
  • Minigun
Ĵetarmiloj
  • Flashbang
  • Molotov
  • Grenadoj
  • Minoj
  • Dinamito (nur en unu misio kaj en la defio hobo-tron)
  • Eksplodkapsulo

Veturiloj redakti

Aŭtoj
  • 500 XLR 8
  • Admiral
  • Banshee
  • Blista
  • Bobcat
  • Buccaneer
  • Cabbie
  • Funebra Ĉaro
  • Cavalcade
  • Cavalcade FXT
  • Chavos
  • Cityscape
  • Cognoscenti
  • Comet
  • Dukes
  • Formula R
  • Go Kart
  • Hellenbach
  • Infernus
  • Ingot
  • Limuzino
  • MK GT9
  • Patriot
  • Perennial
  • Peyote
  • Resolution X
  • Rhino
  • Sabre GT
  • Stallion
  • Style SR
  • Sultan
  • Turismo
Motorcikloj
  • Angel#1
  • Angel#2
  • Chopper
  • NGR 900
  • Sanchez
Furgonoj kaj Kamionoj
  • Alphamail
  • Baggage Huntler
  • Bulldozer
  • Burrito
  • BUS
  • Dragon Wagon
  • Flatbed
  • Gumshoe
  • Recovery
  • Tanker
  • Yankee
Boatoj
  • Cruiser
  • Dinghy
  • Jetmax
  • Reefer
  • Reefer Con Gru
  • Speeder
  • Wet Ski
Helikopteroj
  • Sparrow
  • Polica Helikoptero

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti