Grand Theft Auto: San Andreas

Grand Theft Auto: San Andreas estas videoludo de la serio Grand Theft Auto kreita de Rockstar North. Ĝi estis publikigita origine nur por PlayStation 2 en oktobro 2004, sed poste ankaŭ por Xbox kaj Vindozo.

Grand Theft Auto: San Andreas

Disvolvo Rockstar North
Eldoninto Rockstar Games
Distribuo Take-Two Interactive
Scenaro Dan Houser
Muziko Michael Hunter
Produktoro Leslie Benzies
Serio Grand Theft Auto
Antaŭita de Grand Theft Auto: Vice City
Sekvita de Grand Theft Auto: Liberty City Stories
Platformo Vindozo
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope, grupe en Interreto
Necesaj komponaĵoj Vindozo 2000/XP; Pentium 3 1 GHz; Grafika karto kun 64 MB da RAM; 3,6 GB da libera spaco sur malmola disko; 256 MB da RAM; Sonkarto; 8x DVD-ROM-legilo; DirectX 9.0 aŭ pli nova; DirectX kompatibila grafika karto
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Temo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La videoludo disvolviĝas en la jaro 1992 en la ŝtato San Andreas (miksaĵo de la veraj ŝtatoj Kalifornio kaj Nevado), al kiu apartenas la urboj Los Santos (Los-Anĝeleso), San Fierro (San-Francisko) kaj Las Venturas (Las-Vegaso).

La ĉefrolulo estas Carl Johnson (nomata CJ), afrikamerikano naskita kaj kreskinta en la geto Ganton (Compton) en Los Santos, kiu vivis en la orienta bordo (East Coast) en Liberty City (bazita sur Nov-Jorko) dum la antaŭaj kvin jaroj je la komenco de la historio. Antaŭ ol foriri, li kaj lia frato Sweet estris bandon nomatan Grove Street Families kune kun la fidindaj amikoj Melvin "Big Smoke" Harris, dika kaj saĝa (kompare al la aliaj gangsteroj), kaj Lance "Ryder" Wilson, drogodependulo, tute malsaĝa, kiu kelkfoje agas impulse pro la efikoj de la drogo, kiun li alprenas; tial, ne estas malofte, ke li kaŭzas problemojn (dum unu misio li eĉ proponas ŝteli armilojn al la armeo de Los Santos kun CJ malgraŭ sia granda numera malsupereco kontraŭ la soldatoj). Ŝajnas, ke kun ili ankaŭ Brian, la plej malgranda frato de CJ kaj Sweet, estis ano de la bando: tamen en la ludo li ne ĉeestas kaj estas malofte nomata pro sia morto en embusko fare de la anoj de alia bando nomata Ballas.

Deviginte reveni en sian urbon pro la morto de la patrino (mortigita de la malamika bando Ballas en ensalto, kiu havis kiel celon Sweet-on), CJ estas tuj gastigata de Frank Tenpenny kaj Eddie Pulaski, du koruptitaj policistoj, kiuj lin boltas kaj arestas pri hommortigo de la agento Pendelbury, kiu vere estas mortigita de ili mem, ĉar li volis denunci ilin. Ne havante konkretajn pruvojn por kulpigigi lin, ili decidas ĵeti lin el la aŭto de la polico en "Rollin Heigth", teritorion de la Ballasanoj. Pro sia freŝdata gangstera vivo, CJ sukcesas reveni al sia malnova hejmo, kie li trovas sian plej bonan amikon: Big Smoke. La amikoj kaj la frato lin gastigas kiel malkuraĝulon, kiu foriris por eviti la proprajn respodecojn, sed Carl ilin surprizos decidante resti en Los Santos por savi sian familion kaj sian bandon kaj sukcesos relevi la Familiojn de Grove, kiuj intertempe forfalis pro internaj konfliktoj, drogo kaj bataloj kontraŭ la Ballasanoj.

CJ poste konos Cesar-on Vialpando-n, fianĉon de sia fratino Kendl kaj estron de Varrio Los Aztecas, enirante en la mondon de la sekretaj kuroj, kaj Jeffrey "OG Loc" Cross, junan anon de la Familioj de Grove rimarkinde ekstravagancan, kiu volus iĝi repisto kaj por kiu CJ ŝtelos la tekstolibreton de la fama repisto Madd Dogg.

Kronologio de la serio
Grand Theft Auto

Erao GTA 1

1961London, 1961
1969London, 1969
1997Grand Theft Auto


Erao GTA 2

2013Grand Theft Auto 2


Erao GTA 3

1984Vice City Stories
1986Vice City
1992San Andreas
1998Liberty City Stories
2000Advance
2001Grand Theft Auto 3


Erao GTA 4

2008Grand Theft Auto 4
(The Lost and Damned,
The Ballad of Gay Tony)

2009Chinatown Wars

La aferoj ŝajnas esti normaliĝantaj ĝis CJ per flustrado de Cesar eltrovas, ke Ryder kaj Big Smoke vendis lin al la Ballasanoj kaj preparis embuskon por li en Mulholland Insersection, kie la Familioj de Grove estas kontraŭbatalantaj la Ballasanojn. Alirinte la lokon, CJ trovas sian fraton mortonta kaj post pafado kontraŭ la Ballasanoj li estas kaptita de Tenpenny kaj portita al Angel Pine en la kamparo.

Tiel li poste devos labori kun Tenpenny, kun la estro de ĉina bando Wu Zi Mu (nomata Woozie), por hipio nomata The Truth (“La Vero”), kiu diras scii multajn aferojn pri la usona regado, kaj por la drogprovizanto de Big Smoke, kies nomo estas "T-Bone" Mendez. Carl alvenos tiel la duan urbon (San Fierro), kie li komencos labori en karoseriejo kun Cesar kaj mortigos dum renkontiĝo T-Bone-n kaj Ryder-on. Sekve, en la tria kaj lasta urbo, Las Venturas, li devos labori kun Woozie en kazino (en kiu oni povas laŭleĝe hazardludi) kaj reguligi la kontojn kun la itala Mafio kaj kun la matadoro de rivala familio, Salvatore Leone. Ĉi tie CJ sukcesos malembarasiĝi je la koruptita agento Pulaski, mortigante lin en la dezerto.

Poste, per helpo de sekreta agento Mike Toreno, kiu komence ŝajnigis sin narkotiktrafikisto amika de Mendez, li sukcesos elprizonigi sian fraton Sweet, rekomencante trudi la regon de la bando de Grove en Los Santos. En la sama momento, eksplodos violentega urba ribelo pro la absolvo de Tenpenny en la proceso pri koruptado, hommortigo, narkotikkomerco kaj seksa perforto. CJ profitos de la situacio por helpi sian amikon Cesar rekonkeri la teritoriojn malgajnitajn de lia bando kaj por trudi definitive la regon en tuta Los Santos.

En la fina misio, Carl devos atingi la Crackhouse-n de Big Smoke: kovrate de la konfuzo de la ribelo, CJ sukcesos forigi liajn korpogvardiojn kaj troviĝos implikita interne de rekta duelo kun Smoke, mortigante lin. En liaj lastaj vivomomentoj, li rivelos, ke li perfidis Grove-n, ĉar tiu estis la ŝanco por iĝi riĉa kaj fama (fakte li vivas en unu penthouse). Intervenas Tenpenny, kiu, kaŭzinte eksplodon en la crackhouse por ke CJ estu implikita en la brulo, forfuĝas per ŝtelita fajrobrigada veturilo. Carl sukcesas fuĝi el la crackhouse, sed Sweet, vidante Tenpenny-n forkuranta, sin pendigas al la kamiono de la policisto kaj CJ lin sekvas. Sed poste aliaj du policistoj klopodos faligi el la kamiono Sweet-on. CJ prenos lin per senkapuĉigebla aŭtomobilo ŝtelita ĉe la crackhouse. Sweet ekstiras la veturilon sekvante Tenpenny-n, dum CJ klopodas retropuŝi policajn veturilojn, ribelantajn civitanojn kaj freneziĝintajn gangsterojn pafante de la veturilo. Tenpenny en la konfuzo perdas la kontrolon de l’kamiono kaj subenfalas el la ponto super Grove Street en katastrofa incidento. Malmultajn momentetojn antaŭ ol morti Tenpenny krios al Carl kaj al la aliaj, ke li sukcesis konkeri la urbon. Estas ironia la finalo, kie Carl, elportinte ĉiujn trompojn de Tenpenny, fine sukcesas mortigi lin kaj mokas lin dirante: "Ni intervidiĝos ie... Agento!" la frazon, per kiu Tenpenny kutimis saluti Carl-on. De tiu ĉi momento, post la morto de Tenpenny, la ribelo mildiĝas. La ludo finiĝas per la kunveno de CJ, Sweet, Cesar, Kendl kaj The Truth en iu nova Grove Street kaj per Madd Dogg, kiu venkos la Ora-n Disko-n por sia nova albumo. Tamen CJ eliras la domon dirante, ke li devas vidi, kiel daŭras la aferoj en la kvartalo kaj post ankoraŭa kaj lasta telefonvoko de Catalina estas eble daŭrigi ludi post la fino de la historio por kompletigi la ludon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ludmaniero redakti

Kiel en la aliaj epizodoj de la serio, estas granda agadlibereco: oni povas fakte ŝteli aŭtomobilojnmotorciklojn, flugi per helikopteroj kaj aviadiloj, navigi per boatojmotorboatoj aŭ ankaŭ piediri kaj bicikli. Sed en San Andreas la situacio pliboniĝas: unuafoje la ĉefrolulo povas superpasi muretojn aŭ grimpi sur murojn, naĝi kaj efektivigi subakvajn mergiĝojn; oni devos eĉ priatenti la sanon kaj lian fizikan formon, konsumigante al li laŭregule manĝojn en la pluraj rapidmanĝejoj kaj sekvigante al li trejniĝokursojn en gimnastejo. Oni povas ankaŭ elekti la surmetendajn vestaĵojn kondukante lin al unu el la multaj konfekciaj vendejoj. Oni povas ankaŭ modifi la tondaranĝon de la haroj kaj fari tatuojn.

Kompare al GTA: Vice City Stories kaj GTA: Vice City, la mapo estas kvaroble pli granda: ĉeestas fakte tri insuloj kun la koncernaj ĉirkaŭaj areoj, dividitaj inter si de grandaj pontoj super la maro. La mapo, fakte, etendiĝas 44,3 km². La scenejo entenas: riverojn, montajn reliefojn (kun monto Mount Chiliand kun alteco 800 metroj super maro), lagojn, plurajn kilometrojn da stratoj kaj aŭtovojoj, verdajn vastojn, arbarojn, unu dezerton, unu kanjonon, ferumitajn stratojn, senmakulajn plaĝojn, militan instalaĵon nomatan Areo 69 (inspirita el la Areo 51), tunelojn kaj eĉ la restaĵojn de kelkaj “fantomaj urboj” de la estinteco. Krom la tri ĉefaj urboj, ĉeestas pluraj malgrandaj loĝaj centroj.

La disponeblaj misioj estas eĉ 100: la plej simplaj estas la klasikaj stiradmisioj ene de San Andreas (inter alie ankaŭ trajnojn), poste sin prezentas ankaŭ la misioj pli malfacilaj (komisiitaj hommortigoj, noktaj ŝteloj, partopreno en punaj atakoj ktp..), kiuj devigos la ludanton moviĝi ankaŭ de urbo ĝis alia. Finite la ĉefan ludon, oni povos sin dediĉi al subludoj aŭ duagradaj misioj. Inter la plej konataj “subludoj” ni memorigas korbopilkon, forviŝadon de la grafitojn de la malamikaj bandoj dislokitajn en la urboj, akrobataĵojn per la biciklo BMX en unu el la multaj antaŭpreparitaj kurejoj, sportajn konkursojn kaj partoprenon al kelkaj aŭtomobilaj kuroj organizitaj en la pluraj stadionoj de la ŝtato. La rolulo povos aldone iri en la centrojn por ĉevalaj vetaĵoj, en la plurajn kazinojn aŭ en iun ajn lokalon por bilardi aŭ videoludi.

Urboj redakti

Tri estas la grandaj urboj, kiuj karakterizas la grandegan ŝtaton de San Andreas: Los Santos, San Fierro kaj Las Venturas . Ili temas pri reproduktaĵoj de la realaj usonaj urboj Los Angeles, San Francisco kaj Las Vegas.

  • Los Santos: Ĝi inspiriĝas el Los Angeles kaj ekzakte kiel la usona urbo ĝi estas “rompita” laŭ du partoj: la malsamaĵoj inter la riĉa zono kaj la malriĉa estas esencaj. La simbolo de la riĉa parto de Los Santos estas sendube la kvartalo Vinewood (tio estas Hollywood), karakterizita ne nur de la ĉeesto de luksaj vilaoj de kinaj steluloj, sed ankaŭ de la reprodukto de ĉiuj allogaĵoj rilatantaj la kinan mondon: la laborejoj de la Universal, la "Walk of Fame", la mondfama Chinese Theatre, aŭ la multenombraj plaĝoj estas nur kelkaj ekzemploj. La malriĉa zono kongruas kun la suburbaĵoj de la losanĝelesaj periferioj, per altega nivelo de malriĉeco kaj perforto. Ekzakte kiel en la realeco, la suburbaĵoj vivas kun bataloj inter bandoj kaj drogokomerco.
  • San Fierro: Ĝi inspiriĝas el San Francisco: de la vigla metropolo estis reprenitaj multenombraj partoj, kiel la reprodukto de la ponto Golden Gate aŭ la omaĝoj al la samseksema loĝantaro. Ĝi ankoraŭ montras la multenombrajn signojn lasitajn de la terura tertremo de la jaro 1989.
  • Las Venturas: Ĝi inspiriĝas el Las Vegas. Ĉeestas multaj kazinoj (inter kiuj la reprodukto de la Caesar's Palace, ĉi tie nomata Caligula's), la longa centra avenuo "The Strip", la pluraj preĝejoj por geedziĝoj, la ekstravaganco de kelkaj piedirantoj (ŝatantoj de Elvis) kaj la dezerto, kie situas milita bazo, la Areo 69, inspirita el la mondfama Areo 51.

Krom tiu ĉi grandaj urbaj centroj ĉeestas aliaj 10 urbetoj en kvar malsamaj distriktoj (Blueberry, Dillimore, Montgomery, Palomino Creek en la regiono de Los Santos; Angel Pine en la regiono de San Fierro; Bayside Marina, El Quebrados, Fort Carson, Las Barrancas, Las Payasadas en la regiono de Las Venturas). Ili estas malgrandaj ruraj centroj, kiuj malgraŭ la etaj dimensioj, oferas ĉion.

Armiloj kaj objektoj redakti

Ĉeestas ĉirkaŭ 45 malsamaj armilospecoj: ferpugnoj, bazopilkaj klaboj, katana, motorsegilo, bukedoj, pluraj specoj de fusiloj, mitraloj, pistoloj kaj fuzilĵetiloj, eĉ Minigun. Aldone estas disponeblaj utilaj objektoj por la kompletigo de kelkaj misioj, kiel nebulpistoloj (utilaj por desegni grafitojn kaj uzeblaj kiel armilo), fotoaparato (uzata por fotografi ulojn dum la misioj kaj por trovi la 50 fotografiojn en San Fierro), estingilo (uzata en la misioj, en kiuj necesas estingi fajron aŭ kiel armilo), paraŝuto, infraruĝaj okulvitroj kaj jet pack.

Veturiloj redakti

Kiel en la aliaj ĉapitroj de GTA, ankaŭ en San Andreas ne ĉeestas aŭtomobiloj de realaj markoj, sed nur inspiritaj el ekzistantaj modeloj. Inter la enkondukitaj novaĵoj estas tri biciklomodeloj, motorcikloj kaj aviadiloj; cetere, kiel antaŭe, uzante kelkajn veturilspecojn, estas eble aktivigi duagradajn misiojn: ekzemple, surirante taksion, oni povos transporti personojn al la alvenpunkto, dume surirante sur kamionon de fajrobrigadanoj, oni devos estingi fajrojn ene de la urbo kaj per ambulanco oni devos porti vunditajn personojn al malsanulejo. La aŭtomobilmodeloj spegulas la lokiĝojn de la ludomondo: ekzemple, en la havenaj kaj industriaj zonoj, estos pli facile trovi kamionojn kaj furgonojn, dume en la luksaj zonoj ĉeestos klonoj de Porsche kaj Ferrari.

Estis aldonitaj stirlernejoj por aŭtoj, motorcikloj, boatoj kaj aviadiloj, por plibonigi la lertecon de la rolulo en la sporta kaj/aŭ akrobata stirado. Ĉiukaze, senkonsidere al tio, ke oni frekventu aŭ ne la stirlernejojn, ju pli la ludanto stiros (ne farante grandajn erarojn) des pli la lertecnivelo plialtiĝos.

Inter urboj eblas ankaŭ kontraŭ pago flugi per aviadilo.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti