Grand Theft Auto III

videoludo de 2001


Grand Theft Auto III (GTA III) estas la unua tridimensia epizodo de la videoludserio Grand Theft Auto. Ĝi estas la unua videoludo ekspluati reale 3D-an grafikmotoron, kiu povu evidentigi la detalon de la rekonstruoj kaj la mimikojn de la roluloj estantaj en la ludo. Ĝi estis la plej vendita ludo en Usono kaj Eŭropo en 2001.[1] La ludo estis tradukita al Esperanto en 2018.[2]

Grand Theft Auto 3

Disvolvo Rockstar North
Eldoninto Rockstar Games
Distribuo Take-Two Interactive
Produktoro Leslie Benzies
Serio Grand Theft Auto
Platformo Vindozo
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope
Necesaj komponaĵoj Vindozo 98/ME/2000/XP; Pentium 3 450 Mhz; 96 MB da RAM; Grafika karto kun 16 MB da RAM; DirectX kompatibila sonkarto; 8x CD-ROM-legilo; 500 MB da libera spaco sur malmola disko; DirectX 8.1 aŭ pli nova
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Temo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La ludo disvolviĝas en Liberty City en 2001.[3] Ĉi tie enpersoniĝas senparola rolulo, nomata Claude Speed. Claude estis planita atakon al la banko de Liberty, kun sia knabino Catalina (kiu reaperos antaŭ 9 jaroj kun la ĉefrolulo en GTA: San Andreas).

Dum la rabo Catalina pafas perfide al Claude kaj forportas la monon kune kun ia Miguel, sed Claude supervivas kaj estas arestata. Dum la transportado al la pundomo en furgono, ĝi estas atakata de la Kolombia Kartelo, Claude ekspluatas tion por fuĝi kun 8 Ball (spertulo pri eksplodaĵoj). Dank’al la konoj de tiu, li sukcesos trovi laboron en la krimvivaj medioj, malmulttempe li konos la plej potencajn anojn de la familio Leone: la estron Salvatore (kiu reaperos antaŭ 9 jaroj kaj oferos taskojn al Carl Jonhson, la ĉefrolulo de GTA: San Andreas) , la filon Joey (kiu antaŭe donis taskojn al Carl Jonhson kiam tiu estis ankoraŭ en Liberty City), Toni-n Cipriani-n (la ĉefrolulon de Grand Theft Auto: Liberty City Stories) , Luigi-n Goterelli-n kaj la fianĉinon de la estro, Maria-n Latore-n (kiu estis koninta la estron en GTA: San Andreas).

La moŝto informas Claude-n, ke en la urbo cirkulas nova drogo, la SPANK, produktita de la Kolombia Kartelo. Spuradante perfidinton de la familio Leone, vi eltrovos, ke la SPANK-fabriko troviĝas sur kontenerŝipo en la haveno de Liberty kaj estrante la kolombianojn estas homo nomata Miguel kaj lia knabino, kiu estas simple Catalina!

Kronologio de la serio
Grand Theft Auto

Erao GTA 1

1961London, 1961
1969London, 1969
1997Grand Theft Auto


Erao GTA 2

2013Grand Theft Auto 2


Erao GTA 3

1984Vice City Stories
1986Vice City
1992San Andreas
1998Liberty City Stories
2000Advance
2001Grand Theft Auto 3


Erao GTA 4

2008Grand Theft Auto 4
(The Lost and Damned,
The Ballad of Gay Tony)

2009Chinatown Wars

Pro ordono de Salvatore, li kun 8 Ball eksplodigas la ŝipon, post tiu ĉi misio Salvatore petas al Claude detrui aŭtomobilon kun ŝmiritaj cerboj sur la antaŭglaco (omaĝo al Pulp Fiction, la mondfama filmo de Quentin Tarantino) sed kiam li estas surironta la veturilon li estas avertata de Maria: Salvatore volas ilin mortintaj ĉar ŝi konfesis al li esti enamiĝinta al Claude.

Fortune ili sukcesas saviĝi dank’al amikino de Maria, Asuka Kasen, fratino de Kenji Kasen, estro de la Jakuzo. Sistemiginte la aferojn kun la Mafio kaj foriginte Salvatore-n, Asuka decidas helpi Claude-n forigi la SPANK-on kaj Catalina-n. Plenuminte kelkajn misiojn por la Jakuzo kaj por koruptita policisto nomata Ray, li estas ekkontaktata de konstrua impresario, Donald Love (rolulo kiu aperos ankaŭ en GTA: Vice City), kiu ordonas al Claude forigi Kenji-n Kasen-on sin deklarante ano de la Kolombia Kartelo, por eksplodigi militon kaj malaltigi la prezojn de la bienoj. Post kiam li faris tion, li proponas al Claude alian mision, en kiu li petas reakiri pakaĵon en la flughaveno de Liberty; alveninte loken, Claude eltrovos, ke la Kartelo havis grandan intereson por la pakaĵo, fakte ĝi estas ŝtelita de la Kartelo, kiu portis ĝin en nekonatan lokon, sed, foriginte la kolombianojn, li eltrovas furgonon, kiu raportas la skribaĵon ”Panlantic Construction”, konstrua entrepreno de Liberty.

Atinginte la konstruejon de la Panlantic, li eltrovas, ke ĝi estas simple la komandejo de la Kartelo kaj, post kiam li alfrontis malfacilan pafadon kun la kolombianoj, sukcesas alveni sur la tegmenton, kie li parolas vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun Catalina kaj Miguel. Tiu ĉi volas liveri la pakaĵon al Claude sed Catalina vundas lin pafante kaj forkuras.

Dume alvenas Asuka, tute kolera ĉar opinias, ke la Kartelo mortigis ŝian fraton. Sadiste torturinte Miguel-on por ekscii kelkan informon, Asuka eltrovas, ke Catalina metis tri mortoskipojn en Liberty kaj volas, ke Claude oficu kiel logaĵo por altiri ilin al la homoj de Asuka. Kompletiginte kelkajn misiojn por Asuka, Claude estas revokata veni al la konstruejo de la Panlatic; li eltrovas, ke Catalina estis tie, mortigis Asuka-n kaj Miguel-on, forŝtelis Maria-n kaj pretendas elaĉeton de 500.000 $.

Atinginte la vilaon de Catalina, lokon de la interŝanĝo, Claude estas priŝtelata kaj senigata je la armiloj kaj, post kiam li lace eliris el la vilao, vidas Catalina-n fuĝanta helikoptere kaj portanta Maria-n kaj la lastajn kolombianojn al la digo Cochrane. Kiam Claude atingas la digon, la helikoptero incitegas la inferon sed dank’al Bazuko, Claude sukcesas faligi ĝin mortigante sian eksulinon. Retrovinte Maria-n, ŝi komencas danki lin kun ekstrema insisto, ĝis ne komenciĝas la finaĵaj titoloj, la ekrano svenas en fermodissolvo kaj oni aŭdas misteran pafon, kiu (supozeble) mortigas la missortulinon...

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Karakterizoj redakti

La grafika aspekto de la ludo estas stampita pli per kartuna stilo ol per realista stilo kaj tio estas ĉiam havinta la rolon maldramigi serion, kiu pro siaj temoj estas ĉiam estinta sanga kaj kelkfoje cenzurita. La kontrolo de la rolulo estas vere plurfaceta. La videoludo havigas multajn eblaĵojn: eniri en vendejojn, ŝteli aŭtomobilojn, kompletigi rabojn aŭ entrepreni en pafadojn ĝis lasta spiro kun la anoj de la urbaj bandoj. La bandoj estas 7 [4]:

  • Familio Leone
  • Diablos
  • Triade
  • Kolombia Kartelo
  • Yardies
  • Yakuza
  • Hoods

La sono havas sian fortopunkton en la eblo aŭskulti aŭtomobilan radion, se oni sin agordas en la pluraj kanaloj (Lips 106, Head Radio, Rise FM...). Ne mankas kvalitefikoj por la urba atmosfero, karakterizita de la motortondradoj de la veturiloj, mediaj bruoj kaj eĉ sakroj de la vojirantoj. Tiel, kiel en la aliaj titoloj de la serio, la ludo estas tre varia: krom la ĉefa historifluo, la ludanto povas elekti laŭplaĉe ekstrajn misiojn kiel, ekzemple, tiujn de la hundnutraĵa fabriko; aŭ iĝante kelkminute fajrobrigadano, policisto, parakuracisto aŭ taksiŝoforo.

La armiloj uzeblaj en la ludo (krom la simplaj manoj) estas la jenaj: bazopilka klavo, pistolo, Uzi, eksploda grenado, AK47, precizecfusilo, shotgun, M16, bazuko, molotov, flamĵetilo.

Notoj redakti

  1. Vendorekordo de GTA 3. Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2011-01-09.
  2. https://drive.google.com/uc?id=1y_4e2xjWRWLFhoXfBnoPUUz41VCmIEJ7&export=download
  3. La posta ĉapitro de la sagao, Grand Theft Auto: Liberty City Stories, disvolviĝas en la sama urbo sed tri jarojn antaŭe, en 1998.
  4. Bandoj de GTA 3 (itale)

Eksteraj ligiloj redakti