Grand Theft Auto IV: The Ballad of Gay Tony

Grand Theft Auto 4: The Ballad of Gay Tony estas la dua kaj lasta ekspansio de la videoludo Grand Theft Auto 4. Ĝi estis origine publikigita en la tuta mondo la 29-an de oktobro 2009 por Xbox 360. La versioj por Playstation 3 kaj Vindozo estis publikigitaj en Eŭropo la 16-an de aprilo 2010, dum en Usono la 13-an de aprilo de la sama jaro.

Grand Theft Auto 4: The Ballad of Gay Tony
Disvolvo Rockstar North
Eldoninto Rockstar Games
Distribuo Take-Two Interactive
Serio Grand Theft Auto
Platformo Xbox 360
Ĝenro Objektiva pafludo
Ludomaniero Unuope, grupe en Interreto
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Temo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Luis Lopez estas dudekkvinjarulo de domingaj originoj devenante de la misfamaj kvartaloj de Liberty City. Post kiam li estis en malliberejo pro kelkaj krimoj realigitaj de si, Luis estas engaĝita kiel korpogardisto kaj kunulo de Anthony Prince, kromnomata "Gay Tony", kondukanto de la plej prestiĝaj kaj famaj noktaj kluboj de la urbo. Sed la entreprenista aktiveco de la du komencas suferi financan krizon pro Tony, kiu, por kontentigi la proprajn malvirtojn, ŝuldiĝas kun kelkaj el la plej potencaj roluloj de la zono. Tiuj decidas sin repagigi ekspluatante la dotojn de Luis, kiu tiel estas trude tenata labori por ne tro fidindaj personoj.

La ekonomia situacio inklinas plimalboniĝi, tiel Tony decidas aĉeti kelkajn diamantojn de dumiliondolara valoro por revendi ilin per altigita prezo tiel ke la ŝuldoj resaniĝu. Sed misfortune la filino de unu el la plej influaj mafianoj estas forŝtelita kaj pri la forrabo estas kulpigitaj Tony kaj Luis, al kiuj estas oferata kiel elaĉeto, de la rabistoj, ĝuste la diamantoj.

Sin okupante pri la kondukado de la kluboj, Luis ekkonas apartan klienton, Ray Bulgarin, riĉan rusan gangsteron. Opiniante ke havi bonajn rilatojn kun tiu estas saĝa decido, Luis akceptas fari kelkajn laborojn por li. Poste Bulgarin asertas esti la vera proprietulo de la diamantoj kaj metas Luis-on kaj Tony-n antaŭ vojforko: la redono de la diamantoj aŭ iliaj kapoj. Sed la knaboj estas inklinaj akcepti nek la unuan nek la alian kondiĉon.

Antaŭ la pago de la ŝuldoj petitaj de la mafianoj unuflanke kaj la sangvolo de Bulgarin aliflanke, Luis decidas meti la finon al la tuta okazo, riskante ĉion kontraŭ ĉio. Do, unue li mortigas anon de Ancelotti (la mafiano kiu promesis al Bulgarin havigi al li la kapon de ĉiu ajn traktos kun liaj diamantoj), kaj due forigas la profitdonajn fontojn de Bulgarin kaj ankaŭ la gangsteron mem. Sukcesante la taskon, Luis sukcesas savi kaj la sendanĝerecon de Tony kaj de si mem, kaj ilian entreprenon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Novaj karakterizoj redakti

Novaj veturiloj redakti

Aŭtoj:

  • Buffalo
  • Bullet GT
  • Caddy
  • F620
  • Schafter
  • Serrano
  • Stretch E
  • Super Diamond
  • Super Drop Diamond
  • Tampa

Boatoj:

  • Blade
  • Floater
  • Smuggler

Motorcikloj:

  • Akuma
  • Bati Custom
  • Faggio
  • Vader

Helikopteroj:

  • Buzzard
  • Swift

Urĝbezonaj veturiloj:

  • Tanko
  • Polica motorciklo (nur grupe en Interreto)
  • Polica krujzero
  • Polica stingero (nur grupe en Interreto)

Novaj armiloj redakti

  • Pistolo .44
  • Ora mitraleto
  • Atakmitraleto (P90)
  • Aŭtomata pumpilfusilo
  • Mitralo
  • Avana precizecfusilo
  • Adheraj bomboj
  • Paraŝuto

Eksteraj ligiloj redakti