Granda-Belto-ponto

La Granda-Belto-ponto (dane Storebæltsbroen) estas pendoponto en Danio, kiu ligas la insulojn Fyn kaj Sjælland de la ŝtato. Ĝi superpontas interinsulan markolon, kiu havas la nomon Granda Belto.

Granda-Belto-ponto
bridge–tunnel • road–rail bridge
Estiĝo 1-a de junio 1997
Malfermo 14-a de junio 1998
Lando Danio vd
Situo Nyborg
Situo
Geografia situo 55° 20′ 0″ N, 10° 58′ 0″ O (mapo)55.33333333333310.966666666667Koordinatoj: 55° 20′ 0″ N, 10° 58′ 0″ O (mapo)
Granda-Belto-ponto (Danio)
Granda-Belto-ponto (Danio)
DEC
Granda-Belto-ponto
Granda-Belto-ponto
Lokigo de Danio en mondo
Situo de Granda-Belto-ponto
Map
Granda-Belto-ponto
Parto de European route E20 in Denmark vd
Posedata de A/S Storebælt vd
vdr
Granda Belto-ponto
la Granda Belto-ponto
la Granda Belto-ponto
oficiala nomo Storebæltsbroen
situo insuloj Fyn kaj Sjælland de Danio
trafiko strata trafiko (4 paralelaj vojoj)
konstruo pendoponto
suma longo 6790 m (orienta parto), 6611 m (okcidenta parto)
interkolona distanco 1624 m (orienta parto)
ŝipa travetura alto 65 m (orienta parto), 18 m (okcidenta parto)
malfermo 14-a junio 1998

Ĝis la malfermo de la nova ponto dum junio 1998, pramoj inter la lokoj Nyborg sur la insulo Fyn kaj Korsør sur Sjælland utiliĝis por la transporto de aŭtoj, kamionoj, motorcikloj, piedirantoj kaj fervojaj vagonoj. Nun sur la horizontala parto de la ponto troviĝas aŭtoŝoseo, kies paso per veturilo kostas vojimposton.

Paralela fervoja linio gvidiĝas tra tunelo de 88 km da longo, kiu pasas sub la akvomasoj de la markolo. Biciklantoj ne rajtas pasi la ponton, sed devas aŭ pasi la markolon en trajnoj, kies biletojn necesas antaŭmendi, aŭ veturi kromvojojn norden aŭ suden, por atingi la plej proksimajn pramojn.

Per suma longo de 2.694 metroj kaj interkolona longo de 1.624 metroj la Granda-Belto-ponto en Danio nuntempe estas la plej longa pendoponto en Eŭropo kaj post la ponto Akaŝi-Kaikjō en Japanio estas la dua plej longa pendoponto de la mondo. La kolonoturoj havas alton de 254 metroj, la horizontala parto de la ponto larĝas 31 metrojn kaj situas proksimume 70 metrojn super la akvosurfaco. La suma ponta konstruaĵo havas longon de 6.790 metroj.

La vojimposto por la paso de la Granda Belto per aŭto dum jaro 2007 estis 205 danaj kronoj (proksimume 28 eŭroj). Por biciklantoj, kiuj uzas la trajnon, la paso kostas proksimume 200 danajn kronojn (proksimume 28 eŭrojn). Dum la semajnfino validas ioma rabato por aŭtoj: la tien- kaj reenveturo inter vendredo, 14-a horo, kaj dimanĉo, 24-a horo, kostas 360 danajn kronojn (proksimume 39 eŭrojn).

Akcidento redakti

La 2-an de januaro 2019, ses homoj estis mortigitaj en fervoja akcidento sur la ponto. Lokaj amaskomunikiloj raportis ke pasaĝera trajno subite bremsis post kiam ĝi estis trafita de baŝo el varvagonaro veturanta en la kontraŭa direkto. [1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
detala mapo de la Granda Belto (Storebælt) kun la ponto
 
la ponto vidate de la akvosurfaco