Granda Damo Oferente

La Granda Damo Oferente estas skulptaĵo de iberoj de la 3-a2-a jarcento a.K.. Ĝi montriĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio, en Madrido (Hispanio).

Gran Dama Oferente (N.A.M., Madrid).
Vido detala.

Kunteksto redakti

Temas pri ina figuro 1,30 m alta realigita en kalkoŝtono kiu troviĝas en la sanktejo de la Cerro de los Santos, en Montealegre del Castillo (Albaceto, Hispanio). Temas pri virino kun sankteca mieno kaj atento prezentante vazon kun proponaĵoj. Eble temas pri rito de iniciacio de nobela knabino.

Vestaĵaro redakti

Ŝi riĉe vestas per tri tunikoj supermetitaj; la plej suba de fajnaj faldoj, tuŝas la plankon kaj enmarkaj ŝuitajn piedojn. Ŝi montras bukon kun formo de litero T kiu tenas la kolumon de la tuniko, tri kolierojn kaj luksan hararfrizaĵon surkape, kun longaj plektoj akompanataj de radetoj, nome vestita ceremonie por sakra festo, nome tago por ŝia prezentado antaŭ la dioj kaj la homoj.