La Granda Ekspozicio aŭ en angla Great Exhibition of the Works of Industry of All Nations (Granda Ekspozicio de la Laboroj de la Industrio de Ĉiuj Landoj) aŭ mallonge The Great Exhibition, foje referencata ankaŭ kiel la Crystal Palace Exhibition (Ekspozicio de la Kristala Palaco) alude al la provizora strukturo en kiu ĝi okazis, estis internacia ekspozicio kiu okazis en Hyde Park, Londono, Anglio, el la 1a de Majo al la 15a de Oktobro 1851. Ĝi estis la unua en serio de Mondaj Foiroj, nome ekspozicioj de kulturo kaj industrio kiuj iĝis tre popularaj en la 19a jarcento, kaj konsistis en tre multe anoncitaj eventoj. La Granda Ekspozicio estis organizita de Henry Cole kaj la Princo Alberto, edzo de la reganta monarko, reĝino Viktoria. Ĝi estis vizitita de famuloj de tiu epoko, kiel Charles Darwin, Samuel Colt, membroj de la Orleanisma Reĝa Familio kaj verkistoj Charlotte Brontë, Charles Dickens, Lewis Carroll, George Eliot kaj Alfred Tennyson. La muziko por lamalferma ceremonio estis sub la diriĝento Sir George Thomas Smart kaj la muziko el la ekspoziciitaj orgenoj por la procesio de la reĝino estis sub estreco de William Sterndale Bennett.

Granda Ekspozicio
Internacia ekspozicio
Komenco 1-a de majo 1851 vd
Fino 15-a de oktobro 1851 vd
Poste Universala Ekspozicio de Parizo 1855 vd
Geografia situo 51° 30′ 12″ N, 0° 10′ 11″ U (mapo)51.5032-0.16970000000001Koordinatoj: 51° 30′ 12″ N, 0° 10′ 11″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Londono
Granda Ekspozicio (Granda Londono)
Granda Ekspozicio (Granda Londono)
DEC
Granda Ekspozicio
Granda Ekspozicio
Map
Granda Ekspozicio
vdr
La enorma Kristala Palaco estis konstruita en ĝuste nur naŭ monatoj.